Gupta imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gupta imperio ĉe la klimakso de sia potenco

La Gupta Imperio (hindia lingvo: गुप्त राजवंश) estis fondita de Sri-Gupta, kaj prosperis de 280 ĝis 550. La imperio kovris pliparton de la norda Hindujo kaj orienta Pakistano, partojn de Guĝarato kaj Raĝasthano kaj la nuntempan Bangladeŝon. La ĉefurbo de la gupta imperio estis Pataliputro, nuntempe Patna, en la norda barata subŝtato Biharo.

La paco kaj prospereco kreitaj sub la estreco de la guptidoj ebligis plurajn sciencajn kaj artajn progresojn. Historiistoj sidigas la guptan dinastion kune kun la Han Dinastio, la Tang Dinastio, kaj la Romia Imperio, kiel ekzemplo de klasika civilizo. La tempo de la gupta imperio estas ofte konata kiel la ora epoko de Hindujo.

Historio

Deveno

La guptaj reĝoj atingis la potencon ĉirkaŭ la jaro 330 kaj metis finon al la malgranda ŝtatareco, kiu regis sur la hinda subkontinento ekde la falo de la kuŝana imperio.

Fondinto de la gupta-dinastio estis Ĉandragupto la 1-a, kiu devenis de kŝatrija familio kaj regis de ĉirkaŭ 320 ĝis 335. Oni ne konfuzu ĝin kun Ĉandragupto Maŭrjo, kiu fondis la dinastion Maŭrjo, ĉirkaŭ 6 jarcentojn antaŭe. Ĉiukaze ne estas trovitaj moneroj de antaŭuloj, tiel ke la postulata reĝa deveno estas sufiĉe malpreciza. Sed pro la geedziĝo de Ĉandragupto kaj Kumaradevi, princino de la familio Liĉavi, li sukcesis iĝi reĝo en la regiono de la Gango, najbare al Magadho.

Disvastiĝo

Nur 15 jarojn poste lia filo, Samudragupto, kiu regis de 335 ĝis 375 disvastiĝis la imperion. Komence de liaj konkeroj staris tiu de Pataliputro en Magadho, la posta ĉefurbo. Tiam li portis ankoraŭ la titolon de "filinofilo de la Liĉavi" kaj ne tiun de "gupto", kio baldaŭ ŝanĝiĝis. La konkerinto lasis skribaĵon sur kolumno de Aŝoko en Allahabad, tiel ke konatas liaj multaj militoj kontraŭ hindaj ŝtatetoj. Sur la kolumno raportiĝas pri venkitaj reĝoj kaj konkeritaj regionoj en la nordo, militista puĉo sude kaj pri tributoj de la okcidenta ŝaka regiono, Srilanko kaj la norda Irano.

Sub Samudragupto estiĝis en Hindujo ormoneroj, kiuj montris la reĝon ne nur kiel konkerinto, sed ankaŭ kiel muzikisto. Tiuj impresaj moneroj estis kiel ankaŭ la titoloj de la guptidoj (proksimume: Maharajahiraja Paramabhattaraka, tio estas la "granda reĝo de reĝoj, plej alta suvereno" grava propagandilo kaj krome simbolo de bonfarto. La reĝo mem vidis sin kiel unua hindo, kiel ĉakravartin (litere: radopuŝanto), kiel ideala reganto, kiu turnas la radon de la vivo kaj regas la mondon.

Sub Ĉandragupto la 2-a

Nerustiĝema fera pilastro en Delhi, laŭdire de Ĉandragupto la 2-a

Lia filo, Ĉandragupto la 2-a, regis de 375 ĝis 413415 kaj transformis la dinastion Gupto al grandpotenco, ligante la ŝtatojn, kun kiuj liaj patro saĝe evitis militon, per geedziĝoj: li vidis sian ŝancon en la alianco de la guptoj kun la dinastio Vakataka de Rudraseno la 2-a en suda Hindujo. Per la geedziĝo de sia filino Prabhavatigupto kun ano de tiu dinastio, Ĉandragupto sekurigis la pacon en la sudo de la imperio. Tiel liaj trupoj povis koncentriĝi je la milito en la nordo kontraŭ la ŝakoj kaj okcidentan Hindujon (ĉirkaŭ 397 ĝis 409).

La politika lerteco de siaj regantoj bone pagigis la guptan imperion: lokaj oficistoj iĝis riĉegaj pro rajto je parto de la impostoj, komercistoj riĉiĝegis per komerco inter Ĉinujo kaj la Mediteraneo, ĉar ili kontrolis la komercvojojn. La registara potenco en urboj estis ofte transdonita al gildoj de metiistoj, komercistoj kaj bankistoj kaj multaj urbaj konsilistoj estis metiistoj, artistoj kaj negociistoj. Ĝenerale hindaj urboj el tiu epoko havis plej altan ekonomian kaj kulturan valoron ol dum la posta hinda mezepoko.

Menciindas ankaŭ kelkaj informoj de la ĉina pilgrimula monaĥo Faxian, kiu fojaĝis de 399 ĝis 412 tra la imperio de Ĉandragupto la 2-a. Li skribis "La popolo estas riĉa kaj feliĉa, ne eltenas kapan imposton aŭ ŝtatajn limigojn. Nur tiuj, kiuj konstruas sur la lando de la reĝo pagas grundimposton. Ili estas liberaj foriri aŭ resti. La reĝo regas la landon sen uzo de mortopuno. Eĉ perfidulegoj estas punitaj nur per forhako de la dekstra mano."

En la epoko de la dinastio Gupto okazis la renoviĝo de hinduismo: malnovaj tekstoj estis denove legataj kaj la ĝis tiam reganta budhismo ricevis pli kaj pli da konkurenco. Ankaŭ la ideologio de la kasta sistemo, kiu ekzistas ankoraŭ nuntempe, reviviĝis en tiu epoko.

Ĉu ora epoko de la klasika hinda kulturo?

La establiĝo de la gupta imperio kaj de ties vasalaj reĝlandoj donis al granda parto de la nuntempa Hindujo periodon de stabileco de preskaŭ du jarcentoj, kaj verŝajne grandegan riĉecon. El kultura vidpunkto tiu epoko vidis la floradon de multaj artoj. Tial la epoko Gupto estas ofte prezentita kiel ora epoko de hinda civilizo en formo klasika[1],[2]. Kiel ofte, kiam oni uzas tian esprimon necesas nuanci ĝin[3]: tia idila vido ne forgesigu, ke tiu epoko estas ĉefe heredanto de la evoluoj de la antaŭa periodo, ĉefe sub la regado de la Kuŝanoj kaj de samtempaj reĝlandoj. La socio estis ege malegalrajteca kaj la profito ekonomia kaj kultura iris ĉefe al elito. Tamen la realigoj de la epoko Gupto estas rimarkindaj kaj iĝis ĝin unu el la plej brilaj de la antikva historio de la hinda subkontinento. Artistoj multe profitis reĝan subtenon. Tiel Ĉandragupto la 2-a subtenus ĉe sia korteo la "naŭ gemojn", grupon de naŭ kleruloj kaj saĝuloj famaj, inter kiuj estis Amarasinha, Varahmihira kaj ĉefe Kalidasa. Kleruloj kaj artistoj povis ankaŭ labori en temploj kaj monaĥejoj, tre riĉaj en tiu epoko, kiam la religiaj centroj estis la unuaj lokoj por kreado.

Belarta florado

La fratoj Pandava kaj ilia edzino Draupadi, ĉefroluloj de la Mahabharata, reliefo de Deogarh, templo Dashavatara, 6-a jarcento.

Progresemaj konoj pri sciencoj

Kiam komenciĝis la epoko de Gupto, Hindujo jam estas lando, kie matematiko kaj astronomio evoluiĝis.

Realigoj pri skulptado

Arto influita de religio

Arkitekturo

La ŝtupao Dhâmekh ĉe Sârnâth, dediĉita al Budho, ŝanĝita en la 6-a kaj 7-a jarcentoj.
La templo Dashâvatâra de Deogarh, dediĉita al Viŝnuo, 6-a jarcento.
Eno de unu el la grotoj de Ajanta.

Ŝtonskulptado

Budho en robo uttarâsangâ, de la komenco de la6-a jarcento, skolo Mathurâ.[4]

Skulptaĵoj el argilo

Metalaj artoj

Metalaj artistaĵoj el la epoko Gupto

Moneroj

Ormoneroj de guptaj reĝoj

Pentrarto

Pentraĵoj de la grotoj de Ajanta

Listo de la regantoj de la gupta imperio

  • Gupto (ĉirkaŭ 275-300)
  • Ĝatotkaĉa (ĉirkaŭ 300-320)
  • Ĉandragupto la 1-a (320-335)
  • Samudragupto (335-375)
  • Ramagupto (ĉirkaŭ 375 ?)
  • Ĉandragupto la 2-a (375-413/5)
  • Kumaragupto la 1-a (415-455)
  • Skandagupto (455-467)
  • Purugupto (ĉirkaŭ 467-472)
  • Narasimhagupto Baladitjo (ĉirkaŭ 472/73)
  • Kumaragupto la 2-a (ĉirkaŭ 473-476)
  • Budhagupto (ĉirkaŭ 476-495)
  • Pluraj tronpostulantoj ĉirkaŭ la jaro 500, la vico ne klaras:
    • Ĉandragupto la 3-a
    • Vainjagupto ĉirkaŭ 507 (ĉu en Bengalujo?)
    • Banugupto ĉirkaŭ 510 (ĉu en Malvo?)
    • Narasimhagupto Baladitjo la 2-a ĉirkaŭ 500-530, (ĉu en Magadho?)
  • Kumaragupto la 3-a Kramaditjo (ĉirkaŭ 532)
  • Viŝnugupto Ĉandraditjo (ĉirkaŭ 550)

Referencoj

Bibliografio

  • (2007) L'âge d'or de l'Inde classique (france).
  • (2007) L'empire des Gupta (france).
  • (1998) Geschichte Indiens, (Historio de Hindujo), München: C.H. Beck. ISBN 3-406-43338-3.
  • (1989) Gupta Empire, (Gupta imperio).
  • (1986) Vakataka Gupta Age, (La epoko Vakataka Gupto).
  • Ancient India, (Antikva Hindujo). ISBN 81-219-0887-6.