Gurmuka skribsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gurmukhi)

La gurmuka skribsistemo, alternative ankaŭ nomebla gurumuka kun aldona centra vokalo (gurmuke ਗੁਰਮੁਖੀ; el la buŝo de guruo) estas unu el la du ĉefaj skriboj de la panĝaba, la dua estas ŝahmuka skribsistemo. Ĝi estas abugido, kiu evoluis el malnovaj skriboj de la subkontinento. Oni ĝin uzas ĉefe en orienta Panĝabo.

Aboco[redakti | redakti fonton]

La alfabeto konsistas el 38 konsonantoj, 10 vokaloj, 9 vokal-signoj, 2 kromsingoj por nazaloj kaj 1 signo por duobli la sonon de konsonanto. Tiu ĉi skribo estas tute malsama de la ŝahmuka skribsistemo, kiu estas uzata en okcidenta Panĝabo.[1]

Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa.
uṛa  – æṛa ə iṛi  – səsa sa haha ha
kəka ka kʰəkʰa kʰa gəga ga kəga ngənga ŋa
chəcha t͡ʃa chʰəchʰa t͡ʃʰa jəja d͡ʒa chəja t͡ʃà neiia ɲa
ṭenka ʈa ṭʰəṭʰa ʈʰa ḍəḍa ɖa ṭəḍa ʈà ṇaṇa ṇa
təta ta tʰətʰa tʰa dəda da təda nəna na
pəpa pa pʰəpʰa pʰa bəba ba pəba məma ma
yaiya ya rara ra ləla la vava ʋa ṛaṛa ɽa
ਸ਼ Sussa pair bindi ʃa ਖ਼ Khukha pair bindi xa) ਗ਼ Gugga pair bindi ɣa) ਫ਼ Phupha pair bindi fa ਲ਼ Lalla pair bindi ɭa

Kvankam panĝaba estas tona lingvo la ortografio rare montras tonon.

Gurumuka skribo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eblas transskribi Esperanton per la gurumuka skribo. Ĝi enhavas ĉiujn sonojn, kiujn uzas Esperanto. Sube estas prezento:

ਏਨ ਲਾ ਨੋਰਦ-ਓਰੀਏਂਤਾ ਪਾਰਤੋ ਦੇ ਆਫ਼ਰੀਕੋ ਤ੍ਰੋਵੀਜਾਸ ਏਜੀਪਓ, ਲਾ ਪਾਤਰੂਯੋ ਦੇ ਲਾ ਪਲੇਇ ਆਨਤੀਕਵਾ ਸਿਵੀਲੀਜ਼ਾਸੀਓ ਏਨ ਲਾ ਮੋਂਦੋ।

En la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egiptio, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panĝaba Vikipedio en la gurumukhi-skribo

Panĝabaj Libroj en la gurumukhi-skribo-

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. G. Abbas Malik. Punjabi Machine Transliteration. Department of Linguistics Denis Diderot, University of Paris 7 Paris, France.