Gus Van Sant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gus Van Sant
Persona informo
Naskonomo Gus Green Van Sant, Jr.
Naskiĝo 24-an de julio 1952 (1952-07-24) (71-jaraĝa)
en Louisville, Kantono Jefferson,  Usono
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Portlando
Ŝtataneco Usono
Alma mater Rod-Insula Lernejo de Dezajno • Catlin Gabel School • Darien High School
Okupo
Okupo filmreĝisorofotistoscenaristofilmproduktorofilmmuntistoaktoromuzikisto • reĝisoro
vdr

Gus Green Van Sant Jr. (24a de Julio, 1952) estas usona kina reĝisoro, produktoro, fotisto kaj muzikisto. Li ricevis laŭdojn kiel kinisto kaj sendependa kaj ĉeftendenca. Liaj filmoj tipe temas pri temoj de marĝenigitaj subkulturoj, precipe pri samseksemo; Van Sant estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj aŭtoroj de la movado New Queer Cinema.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lia frua kariero estis dediĉita al reĝisorado de televidaj reklamaĵoj en la Pacifika nordokcidento. Li faris debuton por kina reĝisorado per Mala Noche (1985). Lia dua longa filmo, nome Drugstore Cowboy (1989), estis laŭdita, kaj havigis al li premiojn pri scenaro el kritikistoj de Los-Anĝeleso kaj Novjorko kaj la premion al Plej Bonkvalita Reĝisoro el la National Society of Film Critics. Lia venonta filmo, nome My Own Private Idaho (1991), estis simile laŭdita, same kiel la nigrakomedia To Die For (1995), la drama Good Will Hunting (1997), kaj la biografia filmo Milk kun Sean Penn (2008); por la du lastaj, Van Sant estis nomumita por la Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj ambaŭ filmoj ricevis nomumojn al Plej Bonkvalita Filmo.

En 2003, la filmo de Van Sant pri la Masakro de Columbine, nome Elephant, ricevis la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes. Van Sant ricevis ankaŭ la premion al Plej Bonkvalita Reĝisoro de la festivalo tiun saman jaron, kio faris lin unu el nur du filmistoj —la alia estas Joel Coen— kiuj ricevis ambaŭ premiojn en la festivalo en la sama jaro. Kvankam ankaŭ plej el la aliaj filmoj de Van Sant ricevis favorajn recenzojn, kiel Finding Forrester (2000) kaj Paranoid Park (2007), kelkaj el liaj klopodoj, kiel la artkina Last Days (2005) kaj la primedia drama filmo Promised Land (2012), ricevis pli mezbonajn kritikojn, dum lia adaptaĵo de la filmo de Tom Robbins nome Even Cowgirls Get the Blues (1993), lia refaro de 1998 de la filmo de Alfred Hitchcock nome Psycho, kaj The Sea of Trees (2015), estis malsukcesoj kaj de kritiko kaj de biletvendado.

Krom reĝisorado, Van Sant verkis la scenarojn por kelkaj el liaj plej fruaj verkoj, kaj estas aŭtoro de romano, Pink. Oni publikigis libron de lia fotaro, nome 108 Portraits, kaj li publikigis du muzikajn albumojn.

Li estas samseksemulo kaj loĝas en la kvartalo Los Feliz de Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Reĝisoro Verkisto Produktoro Eldonisto
1985 Mala Noche jes jes jes eksterliste
1989 Drugstore Cowboy jes jes ne ne
1991 My Own Private Idaho jes jes ne ne
1993 Even Cowgirls Get the Blues jes jes jes jes
1995 To Die For jes ne ne ne
1997 Good Will Hunting jes ne ne ne
1998 Psycho jes ne jes ne
2000 Finding Forrester jes ne ne ne
2002 Gerry jes jes ne jes
2003 Elephant jes jes ne jes
2005 Last Days jes jes jes jes
2007 Paranoid Park jes jes ne jes
2008 Milk jes ne ne ne
2011 Restless jes ne jes ne
2012 Promised Land jes ne ne ne
2015 The Sea of Trees jes ne ne ne
2018 Don't Worry, He Won't Get Far on Foot jes jes ne jes

Nur plenuma produktoro[redakti | redakti fonton]

  • Kids (1995)
  • Speedway Junky (1999)
  • Tarnation (2003)
  • Wild Tigers I Have Known (2006)
  • Lightfield's Home Videos (2006)
  • Howl (2010)
  • Virginia (2010)
  • Act Up! (2012)
  • Laurence Anyways (2012)
  • Revolution (2013)
  • I Am Michael (2015)
  • Age Out (2018)

Kurtoj[redakti | redakti fonton]

  • Fun with a Bloodroot (1967) 2 min 20 sek, 8 mm plurkolora
  • The Happy Organ (1971) 20 min, 16 mm nigrablanka
  • Little Johnny (1972) 40 sec, 16 mm nigrablanka
  • 1/2 of a Telephone Conversation (1973) 2 min, 16 mm nigrablanka
  • Late Morning Start (1975) 28 min, 16 mm plurkolora
  • The Discipline of DE (1978) 9 min, 16 mm nigrablanka, adaptaĵo de la rakonto de William S. Burroughs, rakontita de Ken Shapiro
  • Alice in Hollywood (1981) 45 min, 16 mm plurkolora
  • My Friend (1982) 3 min, 16 mm nigrablanka
  • Where'd She Go? (1983) 3 min, 16 mm plurkolora
  • Nightmare Typhoon (1984) 9 min, 16 mm nigrablanka
  • My New Friend (1984) 3 min, 16 mm plurkolora
  • Ken Death Gets Out of Jail (1985) 3 min, 16 mm nigrablanka
  • Five Ways to Kill Yourself (1986) 3 min, 16 mm nigrablanka
  • Thanksgiving Prayer (1991) 2 min, 35 mm plurkolora, verkita kaj stelulita de William S. Burroughs
  • Four Boys in a Volvo (1996) 4 min, plurkolora
  • Paris, je t'aime (2006) segmento de "Le Marais"
  • To Each His Own Cinema (2007) segmento de "First Kiss" (3 min)
  • 8 (2008) segmento de "Mansion on the Hill"[1]

Muzikfilmetoj[redakti | redakti fonton]

  • "Thanksgiving Prayer" de William Burroughs (1990)
  • "Fame '90" de David Bowie (1990)
  • "I'm Seventeen" de Tommy Conwell & The Young Rumblers (1991)
  • "Under the Bridge" de Red Hot Chili Peppers (1992)
  • "Bang Bang Bang" de Tracy Chapman (1992)
  • "Runaway" de Deee-Lite (1992)
  • "The Last Song" de Elton John (1992)
  • "San Francisco Days" de Chris Isaak (1993)
  • "Just Keep Me Moving" de k.d. lang (1993)
  • "Creep" (alternativa versio) de Stone Temple Pilots (1993)
  • "Understanding" de Candlebox (1995)
  • "Ballad of the Skeletons" de Allen Ginsberg kun Paul McCartney, Philip Glass, Lenny Kaye et al. (1996)
  • "Weird" de Hanson (1998)
  • "Who Did You Think I Was" (fonografa versio) de John Mayer Trio (2005)
  • "Desecration Smile" de Red Hot Chili Peppers (2007)[2]
  • "Ain't it Funny" de Danny Brown (2016)

Registrajoĵ[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

  • Jay and Silent Bob Strike Back (2001) kiel li mem
  • Entourage- Sezono 5a, Epizodo 12a: Return to Queens Blvd. (2008) kiel li mem
  • The Canyons (2013) kiel Dro. Campbell

Televido[redakti | redakti fonton]

  • The Devil You Know (2015) – reĝisoro, plenumproduktoro
  • When We Rise (2017), usona serieto verkita de Dustin Lance Black – reĝisoro de la unua du-hora parto
  • Boss, sezono 1 Ep 1, reĝisoro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unknown. Biography. Gus Van Sant. Geocities. Arkivita el la originalo je 26a de Oktobro 2009. Alirita 17a de Aŭgusto 2012.
  2. Alex S. Garcia (1998–2012) Gus van Sant. mvdbase.com. Alex S. Garcia. Arkivita el la originalo je 7a de Oktobro, 2012. Alirita 17a de Aŭgusto, 2012. Arkivigite je 2012-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-07. Alirita 2022-08-13. Notu, ke la kanto de Chris Isaak Solitary Man (1993) ne estis reĝisorita de Van Sant sed de Larry Clark.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Weber, Christian (2015). Gus Van Sant: Looking for a Place Like Home (doktoriga disertacio, Universitato de Mainz). Berlin: Bertz + Fischer. ISBN 978-3-86505-321-3.