Gustav Henrik Backman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gustaf Henrik Backman)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gustav Henrik Backman
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1867 (1867-04-04)
Morto 14-an de julio 1928 (1928-07-14) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gustav Henrik BACKMAN [bakman] (4-a de aprilo 186714-a de julio 1928 en Ramlösa Brunn) estis sveda esperantisto kaj kurac-gimnastikisto en Helsingborg.

Backman estis pioniro de Esperanto en Svedio. Speciale en la kriza tempo de la Ido-skismo en 1909 li nelacigeble agadis, konstante gvidis kursojn kaj propagandis ĉiumaniere. Li faris propagandan vojaĝon en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazeton Esperanto-Folket ("Esperanto-Popolo"), 1911-1912, aranĝo de la unua Skandinava Kongreso de Esperanto en Göteborg en 1918. Li verkis 4 lernolibrojn (la unuan en 1892) kaj tradukis La Konscienco Riproĉas de August Strindberg (1928).

Post la unua mondmilito aperis liaj vortaroj Esperanto-Sveda (1919, IV + 166 p.) kaj Sveda-Esperanta (1921, [2], 214 p.). La laste menciita restis la gvida tiuspeca ĝis la apero de la duoble pli ampleksa de Sam Owen Jansson, Frits Lindén kaj Birger Gerdman en 1934.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre zorge eldonita vortaro, kiu enhavas riĉan vorttrezoron. Ni deziras al ĝi grandan sukceson. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1931: Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj, foto de Backman sur p. 9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]