Gustaf Henrik Lundquist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustaf Henrik Lundquist
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1865 (1865-01-01)
Morto 1-an de novembro 1930 (1930-11-01) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 340
vdr

Gustaf Henrik LUNDQUIST (naskiĝis en 1865 en Ystad, Svedio; mortis en novembro 1930 en Parizo, Francio) estis sveda esperantisto kaj literaturisto. Ĉirkaŭ 1890 li migris al Francujo, prenis al si la nomon Sebastien Voirol, vivis tie kiel franca verkisto.

En 1889 li tradukis la unuan libron de Zamenhof al sveda lingvo; tiu estis la unua sveda lernolibro de Esperanto. Li estis kunrespondanto de Giuseppe Peano kaj proponis planlingvon Casuela en 1922.