Gustav Adolf Jäger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Adolf Jäger
Gustav Adolf Jäger sen. kaj lia edzino Emilie, naskita Rösslerová (nupta fotografio el la jaro 1877)
Gustav Adolf Jäger sen. kaj lia edzino Emilie, naskita Rösslerová (nupta fotografio el la jaro 1877)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1851 (1851-04-22)
en Leopoldka
Morto 24-an de junio 1927 (1927-06-24) (76-jaraĝa)
en Krásná Lípa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Infano Gustav Adolf Jäger
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Gustav Adolf Jäger senioro (la 22-an de aprilo 1851 Leopoldka[1] – la 24-an de junio 1927 Krásná Lípa) estis ĉeĥa entreprenisto de germana naciieco, posedanto de plektfabriko Gustav Jäger en Krásný Buk en Ŝluknova terlango. Lia nomo restis konata precipe en popola nomigo de kotonaj subpantalonoj, jegraĵoj.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Freŝe finlerninta plektisto Gustav Adolf Jäger komencis produkti jegraĵojn en prunteprenitaj maŝinoj en malgranda fabriko en Krásná Lípa jam en la jaro 1876. En la jaro 1881 li aĉetis domon en proksima Krásný Buk. Tiutempe plimulto de produktado okazis en dometoj el la proksima kaj pli vasta ĉirkaŭaĵo. En la jaro 1892 la firmao malfermis en Ebersbach filion specialigita por infanaj aj sportaj vestaĵoj kaj tiutempe Jäger aĉetis ankaŭ vapormaŝinon kaj maŝinojn por produktado de ŝtrumpoj.[2]

Fabriko en Krásný Buk[redakti | redakti fonton]

Reprezentanta vilao de Jäger en Krásný Buk n-ro 30

Gustav Jäger lasis en la jaro 1893 konstrui sur loko de detruita arkozona domo en Krásný Buk kelketaĝan fabrikon, kiun li poste disvastigis en pluaj jaroj. En la jaro 1908 la firmao okupigis 300 plektistojn kaj 400 hejmajn laboristojn kaj pojare ĝi prilaboris 140 tunojn da kotono, ŝafa lano, silko kaj krepo.[3][2]

Oni produktis ĉi tie senkudritajn virinajn ŝtrumpojn, virajn ŝtrumpetojn, infanajn ŝtrumpojn, jakojn, noktoĉemizojn kaj longan subveston (trikoto kaj subpantalono). Dum la unua mondmilito estis plej granda abonanto de subpantalono la aŭstria armeo kaj tiam ĝi ankaŭ akiris nomigon jägrovky (jegraĵoj).[3]

La firmao havis komercan reprezenton en Prago, Budapeŝto, Vieno, Lvovo, Varsovio, Tersto, Bukareŝto kaj en Parizo.[3][2]

En la jaro 1901 Gustav Jäger fariĝis unu el la unuaj posedantoj de automobiloj en Bohemio, li aĉetis francan aŭtomobilon De Dion-Bouton.[2]

Post la jaro 1918 la firmao limigis la produktadon kaj seniĝis de kelkaj uzinoj. En la jaro 1927 post morto de sia patro fariĝis direktoro Gustav Adolf Jäger junioro (1878–1954) kaj li restis ĝi ĝis fino de la dua mondmilito. Post la milito lia familio estis ellandigita kaj la fabriko naciigita, la familio daŭrigis en la tekstila entreprenado en Bavario,[3] sed ili jam neniam atingis tian famecon.[2] Produktado en la naciigita firmao estis finita en la jaro 1947,[2] la maŝinoj estis post la naciigo malmuntitaj, la konstruaĵo poste servis kiel deponejo por Agrikultura provizado kaj aĉeto. Post a jaro 2000 ĝi estis deŝirita.[3] La reprezentanta vilao de Jäger situas ĝi hodiaŭ.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matriční záznam o narození a křtu farnost Velký Šenov
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Martin Krsek: Jäger, Český rozhlas – Sever, Severočeské značky, 21. 10. 2010
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Jägrovky se narodily v Krásném Buku!, Výběžek.eu, 1. 3. 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]