Saltu al enhavo

Gustav Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm Gustav Eduard FISCHER (naskiĝinta la 29-an de novembro 1803 en Buttstädt, mortinta la 4-an de marto 1868 en Jena) estis germana politikscienculo kaj ekonomikisto kaj deputito ĉe Nacia Asembleo (Germanio 1848).

Post hejma eduksto, Fischer frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro. Inter 1822 kaj 1825 studis li jursciencon, ŝtatsciencojn kaj historion ĉe la universitato de Jena. Tie li aniĝis al la studenta korporacio Jenaische Burschenschaft. Intertempe li doktoriĝis en Göttingen en 1830.[1] En 1834 fariĝis li profesoro pri ŝtatsciencoj; en 1848 li aranĝis kun aliaj la altlernejan ŝtatsciencan instituton. Kun aliaj fondis li la Societon pri Turingia Historio.

Dum la Revolucio de 1848/49, Fischer reprezentis la balot-distrikton de Saksio-Vajmaro-Eisenach. en la Paŭlo-kirko de Frankfurto ĉe Majno. Apartenis li la frakcion Casino anante ĉe la Realigkomisiono kaj la Komitato pri procedura regularo (ĉi-laste li estis eĉ vicprezidanto). En junio 1849 li membris je Gotaa Postparlamento. En 1850 li membris je Erfurta Unuigparlamento.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Über die Einrichtung staatswissenschaftlicher Seminarien auf deutschen Universitäten nebst einem Bericht über das staatswissenschaftliche Seminar zu Jena, 1857[2]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Jochen Lengemann: Das Deutsche Parlament (Erfurter Unionsparlament) von 1850. Ein Handbuch: Mitglieder, Amtsträger, Lebensdaten, Fraktionen (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen, Große Reihe 6). Urban & Fischer, München 2000, ISBN 3-437-31128-X, p. 137
  • Peter Kaupp: Burschenschafter in der Paulskirche. Broschüre der Gesellschaft für burschenschaftliche Geschichtsforschung, 1999
  • Helge Dvorak (eld.): Biographisches Handbuch der Deutschen Burschenschaft, Teil I: Politiker, Heidelberg, vol. 1/1996, vol. 2 1999, vol. 3 1999.
  • informoj ĉe parlamenthistoria paĝaro
  1. Disertacitemo: De notione opinionis publicae dissertatio
  2. ligiloj ĉe DDB