Saltu al enhavo

Gustav Fischer (esploristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Fischer
Persona informo
Gustav Adolf Fischer
Naskonomo Gustav Adolf Fischer
Naskiĝo 3-an de marto 1848 (1848-03-03)
en Barmen
Morto 11-an de novembro 1886 (1886-11-11) (38-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
vojaĝisto
zoologia kolektisto
botanika kolektisto
ornitologo
kuracisto
natursciencisto
scienca kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Germana Orient-Afriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav Adolf FISCHER (3a de Marto 1848 – 11a de Novembro 1886, Berlino) estis germana esploristo de Orienta Afriko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li studis medicinon kaj natursciencojn en Bonn, Berlino kaj poste Würzburg kie li doktoriĝis.

En 1876 li akompanis la ekspedicion de Clemens Denhardt al Zanzibaro, kie li ekloĝis kiel kuracisto. En la sekva jaro li esploris Wituland kaj la sudo de Oromio. En 1878 li daŭrigis sian vojaĝon en Kenjo laŭlonge de la rivero Tana ĝis Masabubu.

Kun subteno de la Geografia Societo de Hamburgo li vizitis la Masajan landon en 1882 kaj penetris de la elfluejo de la rivero Pangani ĝis la lago Naivaŝa. La Masajoj malhelpis lin plu antaŭeniri. Ekipita per financoj de la frato de Wilhelm Junker, esploristo, kiu kun Emin Paŝa kaj Gaetano Casati perdiĝis en la ekvatoraj provincoj (kio estas nun Suda Sudano), li organizis helpekspedicion, kiu tamen estis devigita reveni post atingado de la lago Viktorio. Baldaŭ post sia reveno al Germanio en 1886 li mortis pro galfebro akirita dum sia vojaĝo.

Dum la dek jaroj, kiujn li pasigis en Afriko, Fischer kolektis multajn birdospecimenojn. La priskriboj de novaj specioj kutime estis publikigitaj kune kun Anton Reichenow, kiu laboris ĉe la Muzeo pri Natura Historio de Berlino.[1]

Li estas memorata en la nomoj de nombraj birdoj, kiel ĉe la Turako de Fischer (Tauraco fischeri), la Ambirdo de Fischer, (Agapornis fischeri), la Filastrefo de Fischer (Phyllastrephus fischeri) kaj la Fiŝera sturno (Lamprotornis fischeri).[2][3] Li estas memorata ankaŭ en la nomoj de kelkaj plantoj, kiel Gutenbergia rueppellii var. fischeri kaj Ligularia fischeri (Fiŝera ligulario).

  • (1884) “Dr. Fischer's journey in the Masai Country”, Proceedings of the Royal Geographical Society 6 (2), p. 76–83. doi:10.2307/1800440. 


Li verkis ankaŭ multajn artikolojn kiuj estis publikigitajn en Journal für Ornithologie.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2023) “Type specimens and type localities of birds (Aves) collected by Gustav Adolf Fischer (1848–1886) in East Africa”, Zootaxa 5334 (1), p. 1–84. doi:10.11646/zootaxa.5334.1.1. 
  2. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (Julio 2023). Alirita 18a de Aŭgusto 2023 .
  3. Beolens, Bo. (2003) Whose Birds? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm, p. 127–128.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (2008) “The fishes collected by G. A. Fischer in East Africa in 1883 and 1885/86”, Zoosystematics and Evolution 84 (2), p. 149–195. doi:10.1002/zoos.200800003.