Gustav Friedrich von Hetsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gustav Friedrich von Hetsch

Gustav Friedrich von HETSCH (naskiĝinta la 29-an de septembro 1788 en Stuttgart, mortinta la 7-an de septembro 1864 en Kopenhago) estis dana arkitekto kaj pentristo de germana origino. Li apartenas kulturhistorie al la t.n. Ora epoko (Danio).

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la pentristo Philipp Friedrich von Hetsch ekstudis matematikon ĉe la Universitato de Tübingen. Sed jam post du jaroj li revenis al Stuttgart por ekstudenti en la fako arkitekturo ĉe Gottlieb Christian Eberhard von Etzel.

Post la iro de la patro al Parizo en la jaro 1808-a Gustav Friedrich sekvis lin. Tiuloke li studis ekde 1809 ĉe Nacia Altlernejo de Belartoj ĉe la profesoroj Charles Percier kaj Louis-Hippolyte Lebas. Apogate per instruistoj Hetsch iĝis kunlaboristo de Jean-Baptiste Rondelet. Post kelkaj antaŭlaboroj Hetsch iĝis la ĉefarkitekto de Rondelet dum la konstruado de la Panteono de Parizo. Pro malfavora kondiĉaro politika li devis bedaŭrinde reveni en Germanujon en 1812 kaj denove en Stuttgart li eksetlis. Samloke li ekzamenitis kaj ricevis la ĉefarkitektan majstrecon.

Ĉar la Napoleonaj Militoj malhelpis ĉian profesiadon Hetsch ekvojaĝis al Romo. Tie li konatiĝis kun la dana arkitekto Peder Malling, kiu peris kontakton i.a. kun la pejzaĝisto Johan Fredrik Eckersberg kaj la skuptisto Bertel Thorvaldsen. Dum la reiro de Malling en oktobro 1815 Hetsch simple sekvis lin.

Jam en 1816 li estis dungita kiel docento ĉe la Lernejo pri ornamaĵoj, kie li instruis estontajn arkitektojn. Ĝi estis parto de la Reĝa Dana Akademio de Arto kaj ankaŭ subtenitis de ĝi. Por bone instrui Hetsch ekkolektis desegnaĵojn modelajn. Ilin aĉetis en 1818 la dana kortego disponigante la tuton por daŭra uzo. Baldaŭ li konatiĝis ankaŭ kun la arkitekto Christian Frederik Hansen.

En 1820 li iĝis akademiano, en 1822 dana ŝtatanano. 34 jaraĝa li vokitis ĉe la Reĝan Danan Akademion de Arto kiel profesoro, kie li respondecis unuarange pri la skizoj de la Nova sinagogo, de kelkaj universitateroj kaj la katolika Ansgar-kirko (Kopenhago).

Kune kun Christian Frederik Hansen li aranĝis la internon de Kastelo Christiansborg. Tiam la korteganoj atentiĝis pri li kaj estrigis lin ĉe la Dana porcelanmanufakturejo reĝa. Inter 1829 kaj 1830 li vojaĝis tra Germanujo, Franclando kaj Italujo por postflari novajn konstrustilojn. En 1851 li vizitis en ŝtata delegacio la Internacian ekspozicion en Londono, en 1885 la saman eventon en Parizo.

En 1902 Edvard Harald Bentzen kreis monumenton por Hetsch kiu starigitis en la dana ĉefurbo.

Familiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hetsch nuptis en la 28.8.1823 Annette Hansen (1795–1827), filino de la amiko Christian Frederik Hansen. Post ties frua morto en 1827 li edzinigis en 1829 la fratinon de la mortinta edzino Carolina Amalie Augusta (1800–1874). Kun ŝi li havis unu filon, la pentriston Christian Fredrik Hetsch (1830–1903).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anleitung zum Studium der Perspective und deren Anwendung. Tauchnitz, Leipzig 1894
  • Fortenigner for Haandvaerkere (modelaj folioj por metiistoj). Gyldendal, Kopenhagen 1839/42 (12 Teile)
  • Religion der Karthager. Mit 4 Kupfertafeln und einer architektonischen Erklärung. Schubothe, Kopenhagen 1824 (12 partoj)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gustav Friedrich von Hetsch en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]