Gustav Havemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gustav Havemann
Gustav Havemann by Hugo Erfurth, c. 1915.jpeg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1882 (1882-03-15)
en Güstrow
Morto 2-an de januaro 1960 (1960-01-02) (77-jara)
en Schöneiche bei Berlin
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Gustav Havemann (naskiĝinta la 15-an de marto 1882 en Güstrow; mortinta la 2-an de januaro 1960 en Schöneiche) estis germana violonisto kaj estro de la Reichsmusikkammer.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li lernis komence violonludon de sia patro, armemuzikisto Johann Havemann. Jam antaŭ ol li vizitis la lernejon, li prezentis dum koncerto. Post la morto de la patro lin pluedukis la edzo de lia fratino Frieda, muzikdirektisto Ernst Parlow, filo de Albert Parlow, same kiel Bruno Ahner, kaj Havemann ludis en la kortega orkestro je Schwerin, antaŭ ol li en 1898 studis ĉe la berlina altlernejo por muziko, kie unu el liaj plej eminentaj instruistoj estis Joseph Joachim. Ekde 1900 li estis koncertmajstro en Lübeck, en 1905 kortega kapelmajstro en Darmstadt kaj Hamburgo, en 1911 li farigis instruisto ĉe la Lepsika Konservatorio kaj estis ekde 1915 ĝis 1921 koncertmajstro ĉe la kortega opero je Dresdeno. En 1914 naskiĝis lia filo Wolfgang Havemann, kiu pli malfrue aktivis en la kontraŭfaŝisma rezisto-organizo Ruĝa Kapelo. En 1916 li estis distingata per la ordeno por Arto kaj Scienco de Meklenburgo-Strelitz. Ekde 1921 ĝis 1945 li tenis profesorpostenon ĉe la Berlina Altlernejo, inter 1951 kaj 1959 li instruis ĉe la Germana Altlernejo por Muziko en Berlino (Germana Demokratia Respubliko).

Dum la fruaj 1920-aj jaroj li fondis kune kun Georg Kühnau, Hans Mahlke kaj Adolf Steiner la Havemann-Arĉkvaropon kaj koncertis tutmonde. La repertuaro estis klasika ĝis modernisma kaj entenis ekzemple pecojn de Alban Berg (arĉkvarteto op.3 la 2-an de aŭgusto 1923) aŭ de Alois Hába. Post kiam Georg Kühnau forlasis la kvaropon en 1931, la nun tiel nomata Havemann-Triopo ludis la 7-an de junio de la sama jaro en Coburg la arĉtrion de Adolf Brunner. En 1925 Havemann estis membro de la artistounuiĝo Novembergruppe[1].

En 1931 Havemann geedziĝis kun la 22 jarojn pli juna Ingeborg Harnack, kiu ĵus estis eksedziniĝinta de la artisto Johannes Ilmari Auerbach kaj kiu estis[2] fratino de la pli malfruaj batalantoj en la rezisto kontraŭnazia Arvid Harnack kaj Falk Harnack. Havemann estis membro en la naziisma, kontraŭjuda Kampfbund für deutsche Kultur (Batalligo por Gemana Kulturo). En 1932 li aniĝis en la NSDAP (membronumero1.179.504).[3] Kun sia bofrato Arvid Harnack Havemann ofte diputis pro sia „konvikiteco de la misio de Hitler“.[4] Inter 1932 kaj 1935 Havemann direktis la berlinan Kampfbund-Orkestron, kiu en 1934 estis alinomata Landesorchester des Gaues Berlin (Landa orkestro de la Govio Berlino).[3]

Post la nazia potencopreno en Germanujo li skribis la 2-an de aprilo 1933 al la Germana Koncertprezentanto-Ligo: „La Batalligo por Germana Kultur scipovos malhelpi, ke restas ankoraŭ iu ajn juda influo en la muzika vivo de Germanujo.“[3] Krom tio li laboris intense pri la tiel nomata Gleichschaltung (naziigo) de la germana muzika vivo, precipe, post kiam li novembron de 1933 estis estrarano de la Reichsmusikkammer.[3] Post la morto de la regna prezidanto Paul von Hindenburg li apartenis aŭguston de 1934 al la subskribintoj de la voko de la kulturkreantoj por la „popolbaloto“ pri la kunigo de la regnoprezidenta kaj regnokanceliera oficoj.[3]. Krom tio li estis enlistigita en Das Deutsche Führerlexikon 1934/1935, la oficiala manlibro de la nazia eminentularo.

Laŭ taglibra noto de Joseph Goebbels de la 5-a julio 1935 je ĉi tiu tago tamen okazis la elpostenigo de Havemann: „Havemann elpostenigita pro opiniesprimo por Hindemith“.[3] Postsekve Havemann estis enprenita en la Liston de la muzikbolŝevistoj de la NS-Kulturkomunumo.[3]

Alia prezentado de la okazintaĵoj estas, ke nepre ne estis la propagando-ministrejo, kiu elpostenigis Havemann. Post kiam Havemann ne nur estis pledinta Hindemith, sed ankaŭ por judodevenaj muzikistoj, kiuj je lia ĉagrenego estis forigataj el lia orkestro kaj anstataŭataj per partiokonvenaj, duagradaj muzikistoj, li ĵetus en 1935 al Joseph Goebbels sian "oficon" teren. Ĉar tio ĉi ne devis iĝi publika, la propagando-ministro igis publikigi sekvan tagon en la gazertaro, ke profesoro Havemann estis elpostenigata pro nekapablo.

Laŭ tute alia versio Gustav Havemann foriris februaron de 1936 el la Reichsmusikkammer kun la oficiala kialigo, ke tio ĉi estas „neniel ofenda, sed nure afermaniera“. La komento fariĝas necesa, ĉar oni riproĉis al Havemann alkoholismon. Ĉefe lia eksigo estis kialigata per lia engaĝiĝo por Hindemith, kio antaŭe ankaŭ por Wilhelm Furtwängler fariĝis fatalo.[5]

Ekde 1942 Havemann verkis diversajn kontribuaĵojn por la nazia revuo Das Reich kontrolata de Goebbels.[3]

Ekde 1950 Havemann instruis ĉe la muzika faklernejo Cottbus, ekde 1951 ĉe la muzikaltlernejo en orienta Berlino.[3] Li mortis la 2-an de januaro 1960 en Schöneiche ĉe Berlino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Havemann verkis violonkonĉerton, op. 3 (1939) kaj eldonis plurajn violoninstruajn lernilojn:

  • „Was ein Geiger wissen muss“ (1921)
  • „Die Violintechnik bis zur Vollendung“ (1928)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arthur Eaglefield Hull, Alfred Einstein: Das neue Musiklexikon: nach dem Dictionary of modern music and musicians (tradukita de Alfred Einstein); M. Hesse, Lepsiko 1926
  • Musik und Gesellschaft (eldonite de la Verband Deutscher Komponisten und Musikwissenschaftler, Verband der Komponisten und Musikwissenschaftler der DDR). p.99. Henschelverlag, 1960
  • Hans Coppi, Jürgen Danyel, Johannes Tuchel : Die Rote Kapelle im Widerstand gegen Nationalsozialismus; p. 117. Edition Hentrich, Berlino 1994. ISBN 3-89468-110-1
  • Dümling, Albrecht: Aufstieg und Fall des Geigers Gustav Havemann - ein Künstler zwischen Avantgarde und Nazismus; en: Dissonanz n-ro 47, pj. 9-14. Bazelo, februaron de 1996
  • Heinze, Rainer: Gustav Havemann - Konzertmeister und Lehrer, en: Güstrower Jahrbuch 1997 (p.88) Laumann Verlag GmbH, Dülmen 1997. ISBN 3-87466-271-3
  • Stefan Roloff, Mario Vigl: Die Rote Kapelle: die Widerstandsgruppe im Dritten Reich und die Geschichte Helmut Roloffs; Ullstein, 2002
  • Shareen Blair Brysac: Resisting Hitler: Mildred Harnack and the Red Orchestra, pj. 74 kaj 146. Oxford University Press, Usono 2002. ISBN 978-0-19-515240-1
  • Schenk, Dietmar: Die Hochschule für Musik zu Berlin: Preussens Konservatorium zwischen romantischem Klassizismus und neuer Musik, 1869-1932/33, S. 118. Franz Steiner Verlag, Wiesbaden 2004.ISBN 3-515-08328-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dietmar Schenk: Die Hochschule für Musik zu Berlin, S. 118
  2. Shareen Blair Brysac: Resisting Hitler - Mildred Harnack and the Red Orchestra, p. 146
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, pj. 224–225.
  4. Shareen Blair Brysac, p. 146
  5. Axel Jockwer: Unterhaltungsmusik im Dritten Reich, PDF, Universität Konstanz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]