Gustav Kühne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Kühne
Persona informo
Naskonomo Ferdinand Gustav Kühne
Aliaj nomoj Mondsteiner
Naskiĝo 21-an de decembro 1806 (1806-12-21)
en Magdeburgo
Morto 20-an de aprilo 1888 (1888-04-20) (81-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo literaturkritikisto • ĵurnalistoverkisto
Verkoj Q22696102
vdr
Gustav Kühne, verkisto

Ferdinand Gustav KÜHNE (naskiĝinta la 27-an de decembro 1806 en Magdeburg, mortinta la 22-an de aprilo 1888 en Dresdeno) estis germana verkisto kaj poeta. Anis li ĉe la movado Juna Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dediĉis sin li en Berlino al la studo pri filozofio, ĉefe laŭ instigo de Hegelo kaj Schleiermacher. Kelkan tempon li deĵoris ĉe la gazeto »Preußische Staatszeitung« kaj redaktis inter 1835 kaj 1842 en Lepsiko la periodaĵon »Zeitung für die elegante Welt«. Sekvante la direktojn de la movado "Junges Deutschland" li neniam interesiĝis pri ties ekstremismaj pozicioj. Kühne publikigis krom »Gedichte« (Lepsiko 1831) serion da novelaj laboraĵoj, ekz: »Novellen« (Berlino 1831), »Die beiden Magdalenen« (Lepsiko 1833), »Eine Quarantäne im Irrenhaus, aus den Papieren eines Mondsteiners« (Lepsiko 1835), »Klosternovellen« (Lepsiko 1838, 2 volumoj), »Die Rebellen von Irland« (Lepsiko 1840, 3 volumoj); kaj sian plej gravan romanon: »Die Freimaurer« (Frankfurto 1854).

Pli altvaloraj ol tiuj ĉi poeziaĵojn estas certe liaj kritikaj skribaĵoj, kiel: »Weibliche und männliche Charaktere« (Lepsiko 1838, 2 volumoj), »Sospiri, Blätter aus Venedig« (Braunschweig 1841), »Porträts und Silhouetten« (Hannover 1843, 2 volumoj), »Mein Karneval in Berlin« (Braunschweig 1843) kaj aparte »Deutsche Männer und Frauen« (Lepsiko 1851). Jen liaj dramoj: »Isaura von Kastilien«, »Kaiser Friedrich III.« kaj »Die Verschwörung von Dublin«. Ili ne furoris; pli aplaŭditis la kontinuigo de la ŝileraĵo »Demetrius«.

Ekde 1846 Kühne eldonis en Lepsiko la de August Lewald akiritan magazinon »Europa. Chronik der gebildeten Welt«. En 1856 li transloĝiĝis Dresdenon. De tiam aperis »Mein Tagebuch in bewegter Zeit« (Lepsiko 1863); »Christus auf der Wanderschaft« (Lepsiko 1870; poezia satiro kontraŭ la papoj), la tre bone akceptita verko »Römische Sonette« (Lepsiko. 1869); »Wittenberg und Rom, Klosternovellen aus Luthers Zeit« (Berlino 1876, 3 volumoj) kaj »Romanzen, Legenden und Fabeln. Neue Gedichte« (Dresdeno 1880).

La kolekto »Gesammelte Schriften« publikiĝis Lepsike inter 1862 kaj 1867 en dek du landoj (unuavolume ene estas liaj poemoj!). Postmorte aperis »Empfundenes und Gedachtes. Lose Blätter aus G. Kühnes Schriften« (eldonite de Edgar Pierson, Dresdeno 1890).

Skribostilo[redakti | redakti fonton]

Laŭdindas lia klara ekstera skriboformo. Sed mankas ofte sperteco de legebla prezentado je filozofiaj verkeroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Lepsiko 1907, p. 778-779 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]