Gustav Rose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustave Rose
(1798-1873)
Germana mineralogo, kemiisto, filo de Valentin Rose la Juna kaj frato de Heinrich Rose. Gustave Rose plenumis gravajn kontribuaĵojn en la kampo de la petrografio kaj kristalografio. Kun pli ol 125 publikaĵoj, li interesiĝis pri ĉiuj aspektoj de la siaepoka mineralogio.
Germana mineralogo, kemiisto, filo de Valentin Rose la Juna kaj frato de Heinrich Rose. Gustave Rose plenumis gravajn kontribuaĵojn en la kampo de la petrografio kaj kristalografio. Kun pli ol 125 publikaĵoj, li interesiĝis pri ĉiuj aspektoj de la siaepoka mineralogio.
Persona informo
Gustav Rose
Naskiĝo 18-a de marto 1798
en Berlino, Reĝlando Prusio
Morto 15-a de julio 1873
en Berlino, Reĝlando Prusio
Tombo Berlino vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Berlino
Prusa Akademio de Sciencoj
Akademio pri Sciencoj de Göttingen
Bavara Akademio pri Sciencoj
Leopoldina Akademio
Rusia Akademio de Sciencoj
Germana Geologia Societo
Universitato de Kielo
Akademio pri Sciencoj de Stokholmo[1]
Universitato de Breclavo
Familio
Gefratoj Heinrich Rose vd
Infanoj Edmund Rose vd
Profesio
Okupo mineralogo • universitata instruisto • kristalografo • kuratoro vd
Laborkampo mineralogio vd
Doktoreca konsilisto Christian Samuel Weiss • Sigismund Friedrich Hermbstädt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav Rose (1798-1873) estis germana mineralogo, kemiisto, filo de Valentin Rose la Juna, nevo de Valentin Rose la Maljuna, frato de la kemiisto Heinrich Rose kaj patro de la kirurgo Edmund Rose (1836-1914) kaj de la filologo Valentin Rose (1829-1916). Li estis lernanto de la sverda kemiisto Jöns Jacob Berzelius en la Universitato de Stokholmo.


Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Gustav Rose mortis kiam li estis nur 7-jara kaj la kemiisto Martin Heinrich Klaproth (1743-1817) prizorgis lin kaj la fraton Heinrich Rose. Gustav partoprenis en la milito pri liberigo de Napoleono, en 1815, kaj post tio li komencis sian trejnadon kiel mininĝeniero en la ferminejo de Tarnowitz, en Silezio.

Baldaŭ li reiris al Berlino, tamen, pro sankialoj, kaj studis mineralogion kun Christian Samuel Weiss (1780-1856) al kiu li sukcedis okaze de lia morto.[2] En 1820 li ricevis sian doktorecon en Kiel defendante tezon pri la "titanito".

En 1821, li iris al Stokholmo por plibonigi siajn konojn kaj pratikojn en la analizoj de ercoj sub gvidado de Jöns Jacob Berzelius. En 1822, li estis nomumita kuratoro de la mineralogia kolekto de la "Universitato de Breclavo", en Pollando. En 1823 li iĝs privata docento (nesalajrigita profesoro) kaj en 1826 li ekprenis la katedron de mineralogio en Berlino, estinte plena profesoro en 1839.

En 1829, li kuniĝis al Alexander von Humboldt (1769-1859) kaj Christian Gottfried Ehrenberg (1795-1876) en viaĝo tra la Altajo ĝis la Kaspia Maro. La raporto pri ĉi-ekspedicio estis skribita de Gustav Rose. Ekde 1856 li ankaŭ oficis kiel direktoro de la mineralogia muzeo. La 16-an de oktobro 1860, li ricevis la medicinan honoran doktorecon en la "Universitato de Berlino".

Ĉirkaŭ 1850 li esploris kune kun Eilhard Mitscherlich (1795-1863) la volkanoj de Italio, la Eoliaj Insuloj kaj la formortintaj volkanoj en la sudo de Francio (1852). Ekde 1867 li uzadis siajn feritempojn por ekspluati la Gigantajn Montojn. La precizaj mezursistemoj de Rose kapabligis Mitscherlich malkovri la fenomenon pri la kristalografia izomorfismo.[3]

Ekde 1834, li iĝis membro de la "Reĝa Prusa Akademio de Sciencoj" en Berlino kaj eksterlanda membro de la "Akademio de Sciencoj" en Göttingen (1856), de la Bavara Akademio de Sciencoj (1873), membro de la Leopoldina Akademio (1860) kaj ekde 1829 koresponda membro de la Rusa Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo. En 1871 li estis omaĝita per la premio de la "Ordeno por la Merito de la Sciencoj kaj Artoj" kaj la "Bavara Maksimiliana Ordeno por Scienco kaj Arto". En 1824, la mineralogo Armand Lévy (1795-1841) priskribis mineralon al kiu li donis la nomon "roselito", omaĝe al Gustav Rose.

Studinte la meteorŝtonojn en la Muzeo de Berlino li venis al nova sistemo de meteorŝtonoj, kiuj estis ekspansiitaj de Aristides Brezina (1848-1909) kaj Gustav Tschermak (1836-1927). Gustav Rose estis membro de la "Asocio de la Germanaj Naturalistoj kaj Kuracistoj" kaj en 1848 li estis fondinto-membro de la "Germana Societo por Geosciencoj" kune kun Heinrich Ernst Beyrich (1815-1896), Julius Ewald (1811-1891) kaj Heinrich Girard (1814-1878). Inter lia lernantaro oni povas mencii Carl Rammelsberg (1813-1899), Gerhard vom Rath (1830-1888), Paul Heinrich von Groth (1843-1927), Ferdinand von Richthofen (1833-1905) kaj Christian Friedrich Martin Websky (1824-1896).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1820, Gustav defendis sian tezon pri la erco de titano kaj silicio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]