Gustave Gautherot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gustave GAUTHEROT [gotro'] (naskiĝis la 29-a de marto 1880 en Pierrefontaine apud Besançon, mortis en 1948) estis tre konata franca historiisto kaj esperantisto.

Li estis senatano kaj profesoro en la Katolika Instituto en Parizo; li verkis librojn precipe pri la franca revolucio kaj pri komunismo.

Pri Esperanto li interesiĝis antaŭ la unua mondmilito, en la katolikaj rondoj. Li verkis la riĉe dokumentitan libron La question de la langue internationale (1910) kaj ankaŭ proprajn broŝurojn, ekzemple Pourquoi nous sommes Espérantistes (1990), kiu havis gravan sukceson ĉe la katolikoj.

Gustave Gautherot estis ĉefredaktoro de la revuo Espero Katolika.