Gustavo Busuttil
Aspekto
| Gustavo Busuttil | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Morto | 31-an de aŭgusto 1928 |
| Tombo | Addolorata Cemetery (en) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Kolonio de Malto |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
| Esperanto | |
| Esperantisto numero | 8384 |

Gustavo Busuttil estis malta kuracisto[1], Esperanto-pioniro kaj membro de la Lingva Komitato de 1905 ĝis minimume 1929.
Busuttil estis pioniro de la Esperanto-movado en Malto. Lin esperantigis la apotekisto Arkanĝelo Agius en Msida. En 1903 li fondis la unuan Esperanto-grupon en Malto.[2]. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato en la rubriko "Anglujo"[3] (Malto sendependiĝis de Britio nur en 1964) kaj havis tiun postenon ĝis minimume 1929. Busuttil verkis multajn artikolojn por eksterlandaj (nemaltaj) Esperanto-gazetoj.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 John Vella-Bondin: La historio de la Esperanto-movado en Malto, 1999.
- ↑ Artikolo Malto en Enciklopedio de Esperanto[rompita ligilo]
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.

