Gustigaĵo


Gustigaĵoj [1], gustigilo (ankaŭ aromigaĵoj, aromigiloj aŭ odorigaĵoj, odorigiloj, kaj ankaŭ agento anstataŭ aĵ aŭ il) estas substancoj aldonitaj al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por ŝanĝi aŭ plibonigi ilian guston aŭ odoron.
Kvankam salo kaj sukero teknike povas esti konsiderataj aromoj por salaj kaj dolĉaj gustoj, nur kombinaĵoj, kiuj plibonigas gustojn kiel ekzemple umamo, kutime estas konsiderataj aromoj. Dolĉigiloj ankaŭ povas esti konsiderataj aromoj. Ekzemploj de gustigaĵoj inkluzivas limonenon, anizolon, vanilinon, diacetilon kaj mentolon.
Sintezaj gustoj kaj aromoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas multaj aldonaĵoj, kiuj estas de sinteza origino. La procezo de ilia produktado komenciĝas per kemia esplorado celanta izoli esencajn komponaĵojn de la aparta gusto el naturaj ingrediencoj. La sekva paŝo estas provi simuli la guston uzante sintezajn materialojn.
Avantaĝoj kaj malavantaĝoj
[redakti | redakti fonton]Subtenantoj de la uzo de sintezaj gustoj kaj parfumoj argumentas, ke sintezaj materialoj ĝenerale estas pli daŭremaj kaj malpli vundeblaj al temperaturo kaj aliaj ŝanĝoj. Ili estas pli facile akireblaj, pli malmultekostaj, kaj pli stabilaj laŭ koloro kaj konsisto. Kontraŭuloj de ilia uzo argumentas, ke ilia efiko sur la korpon ne estas bona kaj kelkaj el ili estas danĝeraj por la sano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Difino de PIV: gustigaĵo. Substanco, kiu, aldonita en malgranda kvanto, havigas specialan guston. ☞ ingredienco.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]