Gusztáv Adolf Manninger (1910-1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Adolf Manninger
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1910 (1910-05-06)
Morto 10-an de decembro 1982 (1982-12-10) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gusztáv Adolf Manninger
Okupo
Okupo entomologo
vdr

Gusztáv Adolf Manninger [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Gusztáv Adolf estis hungara agronomo, entomologo, profesoro. Lia samnoma patro estis Gusztáv Adolf Manninger (1880-1954), lia kuzo estis ministro Jenő Manninger.

Gusztáv Adolf Manninger [1] naskiĝis la 6-an de majo 1910 en Rácbóly. Li mortis la 10-an de decembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Adolf komence lernis en Bóly, Pécs, Sopron, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, ankaŭ lia disertaĵo estis akceptita, fine li studis jaron en Universitato de Göttingen. Hejmenveninta li laboris en instituto en Sopron, poste li instruis en Debrecen kaj Székesfehérvár. Ekde 1939 li instruis en akademio en Keszthely, en 1942 li estis nomumita eksterordinara profesoro. Li okupiĝis multe pri defendo de kreskaĵoj kontraŭ la skaraboj. Ekde 1949 li instruis en Budapeŝto, post jaro en altlernejo de Gödöllő, kie li estis katedrestro kaj dekano. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis vicrektoro, tial post la falo li estis forigita, poste li laboris en esplora instituto. Inter 1969 kaj 1977 li denove instruis en Keszthely, poste li pensiuliĝis. En 1972 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

En 1954 li ricevis premion Kossuth.

Liaj elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gazdasági növények termesztése (1943)
  • A cukorrépakártevők előrejelzése Magyarországon (1955)
  • Szántóföldi növények kártevői (különös tekintettel a nagyüzemi védekezésre) (1960)
  • A lucerna termesztése és védelme (1968)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj busto en Keszthely (2000)
  • strato en Sopron (sen persona nomo, ĉar la strato memorigas pri la plena familio Manninger)

Fontoj[redakti | redakti fonton]