Gusztáv Csanády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Csanády
Gusztáv Csanády en 1897
Gusztáv Csanády en 1897
Persona informo
Naskonomo Scholtz Gusztáv
Naskiĝo 10-an de decembro 1837 (1837-12-10)
en Battonya
Morto 27-an de oktobro 1914 (1914-10-27) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Gusztáv Csanády [gustAv ĉanAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csanády Gusztáv Adolf estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Scholtz [ŝolc] ĝis 1869.

Gusztáv Csanády[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1837 en Battonya, li mortis la 27-an de oktobro 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Csanády akiris apotekistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1860, kemian dipolomon en la sekva jaro. Inter 1862-1867 li estis apotekisto, samtempe kemiisto de la departemento. En la studjaro 1868 li laboris en la universitata laboratorio, poste li plustudis en germanaj universitatoj. En 1870 li instruis en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), poste en Ekonomia Akademio (Keszthely). Li pensiuliĝis en 1901. Li okupiĝis plejparte pri kemiaj problemoj de vinoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az iblany és néhány vegyületének új előállítási módja (1862)
  • A must és bor főbb alkatrészeinek meghatározási módszerei (1876 kun akademia premio)
  • A borászat kézikönyve, tekintettel hazánk bortermelésére (kunaŭtoro, 1885)
  • A takarmány tápértéke, különös tekintettel a helyi viszonyokra (1890)
  • Útmutatás a must és bor okszerű kezelésére (1899, ankaŭ en minoritataj lingvoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]