Gusztáv Csengey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Csengey
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1842 (1842-08-08)
en Komárno
Morto 13-an de julio 1925 (1925-07-13) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gusztáv CSENGEY [gustAv ĉengei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csengey Gusztáv estis hungara luterana teologo, instruisto, poeto, membro de Societo Petőfi (1878).

Skulptaĵo de Gusztáv Csengey

Gusztáv Csengey naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1842 en hungara urbo Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 13-an de julio 1925 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Csengey frekventis bazlernejon en Irsa, mezlernejojn en Pest (urbo), Sopron kaj Nagykőrös. Dum lernado li interesiĝis pri poemado. Lia debuta poemo aperis en Vasárnapi Újság kun granda sukceso en 1863. Li studis teologion en urbo Pest, poste en Germanio. En 1868 li ekinstruis en Aszód, baldaŭ en Luterana Jura Akademio (Eperjes). En 1890 li edziĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hullámok közt (Inter ondoj) 1871 - romano
  • Csengey Gusztáv munkái (Verkoj de Gusztáv Csengey) 1874
  • Eszter 1876 - poemaro
  • Vallásos költemények és énekek (Religiaj poemoj kaj kantoj) 1912
  • Izrael története (Historio de Izraelo) 1909

Fontoj[redakti | redakti fonton]