Saltu al enhavo

Gusztáv Károly Mailáth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Károly Mailáth
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1864 (1864-09-24)
en Bakóca
Morto 18-an de marto 1940 (1940-03-18) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Preĝejo de Naskiĝo de Maria (1951–)
Regnum Marianum Church (former) (en) Traduki (–1951) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario
Reĝlando Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Majláth vd
Patro György Mailáth Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj József Mailáth kaj György Mailáth Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1897–)
katolika sacerdoto (1887–)
romkatolika diakono (1887–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Episkopo de Transilvanio
Dum 18971936
Sekvanto Adolf Vorbuchner
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MAILÁTH Gusztáv Károly (naskiĝis en Bakóca la 24-an de septembro 1864, mortis en Budapeŝto la 18-an de marto 1940) estis grafo, esperantisto kaj inter 1897 kaj 1936 romkatolika episkopo de Transilvanio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en Strasburgo, poste en Budapeŝto kaj Vieno teologion. Pli malfrue li estis inspektisto en pastroedukejo de Esztergom, vicparoĥestro en Komárom. En 1897 oni nomumis lin episkopo de Transilvanio. Li faris multe por fondado kaj evoluigo de lernejoj kaj kulturaj institutoj. En 1936 pro sanaj kialoj li retiriĝis el sia episkopa ofico, ricevis titolon de ĉefepiskopo kaj loksidiĝis en Budapeŝto.

En 1924 li donis al pastro Andreo Cseh libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Interalie li ankaŭ estis la protektanto de la Mondjunularo Katolika, en la 1930-aj jaroj ankoraŭ aktiva en 23 landoj, kvankam ĝi jam estis persekutita en pluraj faŝismaj reĝimoj de la epoko, antaŭ ĉio en nazia Germanio.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bíró Vencel: Székhelyi gr. M. G. K. erdélyi püspök (Kolozsvár, 1940).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]