Gusztáv Mödlinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv Mödlinger [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mödlinger Gusztáv estis hungara biologo, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Mődlinger.

Gusztáv Mödlinger [1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de oktobro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Mödlinger frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1923. Jam ekde 1919 li helpis la instruadon en la universitato. En 1932 li estis nomumita privata profesoro, en 1939 titulara publika eksterordinara profesoro. Ekde 1949 li estis ankaŭ institutestro. En 1952 li kandidatiĝis. Inter 1952-1958 li estis dekano, inter 1953 kaj 1969 li estis katedrestro, poste li pensiuliĝis. En 1940 li ricevis premion. Li okupiĝis precipe pri vermoj kaj kankroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Opisthodiscus diplodiscoides anatómiája (1923) - disertaĵo
  • Adatok a szárazföldi ászkarákok lélekzőszerveinek alaktanához (1931)
  • Állattan (1941) - studenta lernolibro
  • Az állattani ismeretek szerepe a gyógyszerészetben (1948)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en kampuso de Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.