Gusztáv Miklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Miklós
Gusztáv Miklós
Gusztáv Miklós
Persona informo
Naskonomo Miklós Gusztáv
Naskiĝo 30-an de junio 1888 (1888-06-30)
en Budapeŝto
Morto 5-an de marto 1967 (1967-03-05) (78-jaraĝa)
en Oyonnax
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioHungario
Alma mater Académie de La Palette
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • dezajnisto
vdr

Gusztáv MIKLÓS [gustav miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklós Gusztáv, ekster Hungario Gustave Miklos estis hungardevena franca pentristo, skulptisto.

Gusztáv Miklós en ateliero en Parizo

Gusztáv Miklós [1] naskiĝis la 30-an de junio 1888 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1967 en Oyonnax (Francio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Miklós studis en Industriarta Altlernejo inter 1904-1906. Lia ĉefinstruisto estis László Kimnach. Miklós vojaĝis Parizon en 1909, kie komence li studis arkitekturon, poste pentradon de Henri Le Fauconnier, fine de Jean Metzinger. Ekde 1910 li ekspoziciis en Parizo. Dum la 1-a mondmilito li estis franca soldato precipe en Grekio. Li iĝis franca civitano en 1922. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri fasonadoj. Inter 1940 kaj 1952 li instruis en belarta lernejo de Oyonnax kaj li daŭre kreis artaĵojn, nur li ne plu ekspoziciis. Miklós ankaŭ ilustris pli ol tridek librojn, 200 librobindaĵojn, kreis afiŝojn, faris fasonaĵojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Parizo (1923, 1928)
  • Oyonnax (1974, 1983)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]