Gusztáv Richter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Richter
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1825 (1825-07-12)
Morto 4-an de februaro 1902 (1902-02-04) (76-jaraĝa)
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Gusztáv Richter [gustAv riĥter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Richter Gusztáv estis hungara inĝeniero, instruisto.

Gusztáv Richter [1] naskiĝis la 12-an de julio 1825 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 4-an de februaro 1902 en Selmecbánya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Richter frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Akademio de Selmec inter 1846–1850. Interrompo okazis dum la Hungara revolucio de 1848, tiam li estis revolucia soldato. Dum sia vivo li laboris en multaj lokoj, li esploris feroercojn en Mecsek, li gvidis konstruadojn de minejoj en Selmecbánya, li inspektoris minejajn ilojn en Transilvanio, ktp. En 1891 li estis ĉefa instruisto en mineja lernejo en sia naskiĝurbo. Li ricevis reĝan premion. Li enkondukis la unua en Hungarlando la minejajn borilojn funkciantajn kun aera premo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vízvezető csatornákról (1868)
  • Az úrvölgyi ülepítő szitákról (1868)
  • Richter Gusztáv hengeralakú forgó zagylója (1873)
  • Biztosító készülék a kosárral való szállításnál (1874)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.