Gusztáv Kelety

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Kelety
Persona informo
Naskonomo Klette Gusztáv
Naskiĝo 13-an de decembro 1834 (1834-12-13)
en Bratislavo
Morto 2-an de septembro 1902 (1902-09-02) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-HungarioHungario
Familio
Patro Károly Klette
Frat(in)o Károly Keleti
Okupo
Okupo artokritikisto • pentristo • artisto
vdr

Gusztáv KELETY [gustAv keleti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelety Gusztáv (malofte Keleti Gusztáv) estis hungara pentristo, grafikisto, kritikisto, pedagogo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Lia frato estis fondinto de la hungara statistiko: Károly Keleti.

Gusztáv Kelety
Pentraĵo de Gusztáv Kelety pri la juna Lóránd Eötvös

Gusztáv Kelety naskiĝis kiel Klette Gusztáv la 13-an de decembro 1834 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 2-an de septembro 1902 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Kelety lernis juron, kiun li ne finlernis, ĉar li interesiĝis pri la pentrado. Li lernis pentroarton en Munkeno kaj Vieno. En 1871 li ricevis taskon pri organizado de nacia pentrado kaj desegnado. Tial li studis ilin en Francio, Belgio, Germanio, poste li establis industriartan altlernejon. En la 1860-aj jaroj li verkadis kritikojn. Familio Kelety ricevis nobelecon, tial li ekuzis la nomformon „Komjátszegi Kelety Gusztáv”.

Liaj pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bernrien park (Parko Bernrien)
  • Eötvös Loránd ifjú korában (La juna Lóránd Eötvös)
  • Farkasok (Lupoj)
  • Romos vár naplementekor (Ruina fortikaĵo dum sunsubiro)
  • Tájkép templommal (Pejzaĝo kun preĝejo)

Liaj disĉiploj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]