Gutiga irigacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gutiga ekipaĵo je akvuma hoso
Gutiga irigacia sistemo en Nov-Meksiko

Gutiga irigacio estas irigacia teĥniko, ĉe kiu oni uzas hosojn kun elirejoj en regulaj distancoj. Tra tiuj elirejoj, la akvo povas eliri la hoson en etkvanto, en gutoj (plej ofte 2-4 l/h, sub premo de 0,1-4 baroj) sendepende de la premo en la tubo. La irigacia instalaĵo estas lokigita sur la grundo aŭ iomete sub la grundon. La tuboj estas el plasto, kun gutigaj korpoj (elirejoj). La modernaj sistemoj de gutiga irigacio estas aŭtomataj, kun sensiloj, ventiloj, funkciigeblaj per komputilo, aŭtomate.

La gutiga irigacio alportas la akvon plej ofte al la radika zono de la plantaro. Oni uzas ĝin plej ofte en hortikulturo, por akvumi fruktoarbojn, vitujojn, legomplantojn. Ĝia avantaĝo estas la ŝparema kaj ekonomia akvomastrumado, la malaltaj investaj, energiaj, laborfortaj bezonoj. Oni devas do kalkuli je ŝtopiĝo de la gutigaj elirejoj (evitebla per filtriloj), saliĝo de la grundo en arida regiono (evitebla per pli malgranda kvanto da akvo) kaj pli intensa batalo kontraŭ damaĝaj insektoj kaj plantaj malsanoj.

La gutiga irigacio plej gravas en la sekaj regionoj, kie oni devas ŝpari je akvo.