GutsMuths-memorhalo

GutsMuths-memorhalo (germane: GutsMuths-Gedächtnishalle) estas ejo por sporto, gimnastiko kaj kulturo kun tuj apudaj ekzerc-terenoj en Schnepfenthal (Waltershausen). Portas ĝi la nomon de la fama edukada kaj gimnastika pioniro Johann Christoph Friedrich GutsMuths kiu aktivis inter 1785 kaj 1839 je Salzmann-lernejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La eĉ hodiaŭ ekzistanta amikaro GutsMuths-Sportgemeinschaft Schnepfenthal iniciatis en 1924 konstruon de memoriga gimnastikejo. Pro financaj kialoj konstrueko ne eblis antaŭ la 1934-a jaro kaj rezulto estas modesta. Ĉi ejon oni dum GDR-tempoj intense uzis por sportumo, fare de lernantoj kaj nelernantoj. En 2009 la tuto kaduka alikonstruiĝis kaj poste estis inaŭguro sub la nomo Neue GutsMuths-Gedächtnishalle.
Arkitekturo kaj utiligo
[redakti | redakti fonton]La domo konsistas el sporthalo (kun duŝejoj) kaj muzeeto: tie oni informu sin ekz. pri Rennsteig-kurkonkurso kaj elstaruloj vilaĝaj aŭ spektu eĉ artaĵojn. Ekde 2009 okazas regule tie ĉi specialaj ekspozicioj.
La sporttereno estis pligrandigita kaj plibeligita per informtabuloj pri GutsMuths kaj liaj disĉiploj. Ankaŭ arboreto estiĝis tie. Festadas kaj eksponadas ĉi tie ankaŭ societoj de ekstere de Schnepfenthal.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Egon Rödl, Gerd Bause: Zweites Heimatbuch von Schnepfenthal-Rödichen. Gotha 2005
- Gerd Bause: Schnepfenthal-Rödichen, Vergangenes in Bildern. Gotha 2010
- Steffen Möller, Kamen Pawlow, Festschrift 800 Jahre Waltershausen, Waltershausen 2009
- Landessportbund Thüringen (eld.): Sonderheft 250 Jahre nach Johann Christoph Friedrich GutsMuths, Erfurt 2009