Guy Héraud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy Héraud
Persona informo
Naskonomo Guy Maurice Héraud
Naskiĝo 29-an de oktobro 1920 (1920-10-29)
en Avignon
Morto 28-an de decembro 2003 (2003-12-28) (83-jaraĝa)
en Paŭo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guy Héraud, naskita la 29-an de oktobro 1920 en Avinjono (Francio) kaj mortinta la 28-an de decembro 2003 en Paŭo, estis franca politikisto kaj juristo.

Estante profesoro de publika juro, li kandidatis kiel federaciisto dum la prezidenta baloto de 1974 en Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel doktoro de juro (1945)[1], Guy Héraud instruis en la universitatoj de Strasburgo, Hanojo kaj Paŭo. Li kunfondis la Universitatan Kolegion de Federaciismaj Studoj de Aosto en 1961, kie li instruis, same kiel ĉe la Eŭropa Instituto de Altaj Internaciaj Studoj en Nico.

Li kandidatis kiel eŭropa federaciisto dum la prezidenta baloto de 1974 en Francio, celante per sia kandidateco doni voĉon al la afero de la etnaj malplimultoj de Francio kaj la tuta Eŭropo. Konkurante kun alia federaciisma kandidato, Jean-Claude Sebag, li ricevis 19 255 voĉojn, t.e. 0,07 % de la voĉoj en la 1-a balotvico, la plej malalta nombro iam ajn atingita de kandidato dum la Kvina Respubliko de Francio[2].

Havante pasian temperamenton, li defendis siajn tezoj per fervoro, kiu hejtas la polemikadon. Li verkis abunde. Kiel unu el la ĉefpensantoj de etnismo, kune kun Francés Fontan, li tutvive pledis por la rajto de memdetermino kaj la principoj de federaciismo, notinde kun Alexandre Marc. Li defendis memmastruman socialismon[3] kaj apartenis al la patron-komitato de Nouvelle École[4], revuo de la novdekstrisma GRECE. Liaj politikaj konceptoj trovis favoran akcepton ĉe organizaĵoj de etnaj malplimultoj, sed ankaŭ en la aŭstra Libereca Partio (FPÖ), la itala ("padia") Lega Nord (Norda Ligo).

Héraud iĝis konata ankaŭ en la Esperanto-movado post la publikigo de artikolo en La Monda Lingva Problemo[5], ĉe TEJO[6] kaj UEA[7]. En ĝi li popularigis la tezon, ke Esperanto helpus pluvivigi la lingvojn de etnaj malplimultoj, se ĝi estus enkondukita kiel internacia dua lingvo ene de Eŭropa Komunumo reordigita laŭ la principoj de etna federaciismo. Li prezentis tiun ideon ankaŭ dum la TEJO-seminario “Lingvo kaj Politiko”, okazinta en 1971 en Strasburgo.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • L’Europe des ethnies, Presses d’Europe, 1963
  • Les principes du fédéralisme et la fédération européenne, Presses d’Europe, 1968
  • Peuples et langues d’Europe, Denoël, 1968
  • Fédéralisme et Communautés ethniques, Institut Jules Destrée, 1971

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.sudoc.fr/032055579
  2. Mathilde Boireau (2012-04-26). Quel est le plus faible score réalisé par un candidat à la présidentielle ?. Ça m'intéresse.fr. Alirita 2017-09-19.
  3. Bastien, François (2011). “Histoire des candidatures à l'élection présidentielle”, Pouvoirs 3 (138), p. 5–17. 
  4. Anne-Marie Duranton-Crabol. (1988) Visages de la Nouvelle Droite / le GRECE et son histoire. Paris: Presses de la Fondation nationale des sciences politiques. ISBN 2-7246-0561-6..
  5. “Pour une solution du problème ethnique”, La Monda Lingvo-Problemo, Mouton, Hago, n-ro 2, 1970, p. 103-113
  6. “Pour une solution du problème ethnique”, Rapport – Séminaire 'Langue et Politique' , TEJO / Stichting voor internationale kommunikatie, Amsterdamo 1972, paĝoj nenumeritaj
  7. “Pour une solution du problème ethnique” en Renato Corsetti (red.): Diskriminacio, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo 1984, p. 39-55