Guy Mollet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
G.M. (1959)

Guy MOLLET (naskiĝis oficiale la 31-an de decembro 1905 en Flers (Orne, Francio); mortis la 3-an de oktobro 1975 en Parizo) estis franca politikisto, kies kariero kulminis kiam li estis prezidanto de la Konsilio sub la Kvara Respubliko. Li estis ĝenerala sekretario de la socialista partio (SFIO) de 1946 ĝis 1969.

Li fakte naskiĝis la 2-an de januaro 1906, sed la oficisto enskribis la daton de la 31-a de decembro 1905. "Li gajnos tutan jaron por la militservo kaj povos eklabori pli frue", klarigis li al la patro, Pierre Mollet.