Gvadalaharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Guadalajara

Gvadalaharo (Guadalajara en la hispana lingvo, el araba origino, laŭ la samnoma hispana urbo) estas la ĉefurbo de la ŝtato Ĥalisko (Jalisco), en Meksiko.

Guadalajara situas en la pacifika regiono de la lando, je 20,67º N, 103,35º O.

Ĝi estas la dua plej granda urbo en Meksiko, kun ĉ. 1.600.984 loĝantoj en 2005, sen enkalkuli la aglomeraĵon. Ĝi posedas gravan kolonian monumentan patrimonion, kaj estas la sidejo de multnombraj teknologiaj firmaoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.guadalajara.gob.mx greke http://www.fil.com.mx greke http://www.jalisco.gob.mx greke http://www.pbase.com/shmiller/guadalajara