Gvalior
Gvalior | |
metropolo | |
|
|
Lando | ![]() |
---|---|
Ŝtato | Madja-Pradeŝo |
Konata loko | Fortikaĵo de Gvalior |
Situo | Gvalior |
- alteco | 196 m s. m. |
- koordinatoj | 26° 08′ 00″ N 78° 06′ 00″ O / 26.13333 °N, 78.10000 °O (mapo) |
Areo | 286,0 km² (28 600 ha) |
Loĝantaro | 901 342 (2010) |
Denseco | 3 151,55 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1196 |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 474001 |
Telefona antaŭkodo | 751 |
Aŭtokodoj | MP-07 |
![]() | |
Retpaĝo: www.gwalior.nic.in | |
![]() |
Gvalior (hinde ग्वालियर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Gvalior situas en interno de la lando. Delhio troviĝas 319, Agra 122 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis pri tiu loko en 1196. En loko de Gvalior estis iam ankaŭ urbo „Laskar”, kiu inter 1750-1818 estis ĉefurbo de loka regno. Dum dominado de britoj ekde 1780 Gvalior estis ĉefurbo de subŝtato same nomata Gvalior. La 1 | junio | 1858, la sipajoj konkeris la fortikaĵon. La lastaj sipajaj ribeluloj estis malvenkitaj tie la 20-an de junio 1858. Inter 1950-1956 ĝi estis ĉefurbo de Madja-Pradeŝo.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Gvalior havas bonajn flughavenon, aŭtovojojn kaj stacidomon. Ankaŭ et-ŝpuraj trajnoj trafikas. En la urbo rikiŝoj kaj iom da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Gvalior havas subtropikan klimaton kun varmaj someroj de marto ĝis julio. Poste musono sekvas ĝis oktobro, fine seka vintro daŭras ĝis februaro. La temperaturo varias inter 7-40 °C. Jare pluvas po 970 mm.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- impona fortikaĵo sur monteto, populare nomita la Ĝibraltaro de Hindio, prezentanta ĉinan influon sur hinda arkitekturo, kiam ĉinaj drakoj estis kreitaj ĉe la glavtenilo de la kolonoj
- maŭzoleo de la 16-a jarcento
- impona palaco Jai Vilas, kiel la hinda Versailles
- templo nomata Teli-Ka Mandir
Famuloj[redakti | redakti fonton]
en 1924 tie naskiĝis ĉefministro Atal Behari Vajpayee