Gvarania alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gvarania alfabeto (gvaranie achegety) estas grandparte fonetika alfabeto, kiu estas uzata por skribi la ĉefe en Paragvajo kaj la najbaraj landoj parolatan Gvaranian lingvon.

Literoj[redakti | redakti fonton]

La Gvarania alfabeto konsistas el 33 literoj:

A, Ã, CH, E, , G, , H, I, Ĩ, J, K, L, M, MB, N, ND, NG, NT, Ñ, O, Õ, P, R, RR, S, T, U, Ũ, V, Y, , '.

Iliaj nomoj estas:

a, ã, che, e, , ge, g̃e, he, i, ĩ, je, ke, le, me, mbe, ne, nde, nge, nte, ñe, o, õ, pe, re, rre, se, te, u, ũ, ve, y, , puso[1]

La ses literoj "A", "E", "I", "O", "U", "Y" estas vokaloj. La variaĵoj kun tildo estas la koncernaj nazalaj sonoj. La apostrofo " ' " (Puso nomata), estas glota halto. Ĉiuj ceteraj literoj (inklude "Ñ", "G̃" kaj digrafoj) estas konsonantoj.

La latinaj literoj B, C kaj D estas uzataj nur kiel parto de digrafo, dum ke F, Q, W, X kaj Z estas tute ne uzataj. La litero "L" kaj la digrafo "RR" estas normale uzataj nur en vortoj, kiuj estas prunte prenitaj el la hispana, estis influitaj de la hispana fonetiko, aŭ estas nevokala onomatopeo. La hispana "LL"-digrafo ne estas uzata en Gvarania.

La literoj kun tildo de "E", "I", "U", "Y" kaj "G" ne estas en la ISO Latin-1-litertipoj je dispono. La litero "G" kun tildo eĉ ne troviĝas kiel antaŭdifinita litera kombino en la unikoda-signaro. En ciferecaj ĉirkaŭaĵoj, en kiuj ĉi tiuj glifoj ne estas disponeblaj, la tildo estas ofte postmetata je la ĉefa litero ("E~", "I~", "U~", "Y~", "G~") aŭ estas uzata la versio kun cirkumflekso ("Ê", "Î", "Û", "Ŷ", "Ĝ").

La dekstra korno "´" estas uzata kiel diakrita signo, por montri la akcentadon (muanduhe). Se neniu akcento estas metita, tiam estas akcentata la lasta silabo. Ekzemple: syva [sy'va] ("frunto"), áva ['ava] ("hararo, haro"), tata [ta'ta] ("fajro"), tái [taj] ("piprita").

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la hispana konkero de Suda Ameriko en la 15-a jarcento, la Guaranioj ne havis skribon. La unuaj gvaraniaj tekstoj estis skribitaj de Jezuitaj misiistoj uzante la latinan alfabeton. La pastro Antonio Ruíz de Montoya dokumentis la lingvon interalie en siaj libroj Tesoro de la lengua guaraní (Gvarania-Hispana vortaro, presita en la jaro 1639) kaj Arte y bocabvlario de la lengua guaraní (gramatiko-kompendiumo kaj vortaro, presita en la jaro 1722).

La alfabeto kaj la skribmaniero, kiuj estis uzitaj en ĉi tiuj fruaj libroj, estis nekoheraj kaj distingiĝis signife de la moderna alfabeto kaj la moderna skribmaniero. En la jaro 1867 Mariscal Francisco Solano López, la tiama prezidento de Paragvajo, instalis komisionon por la reguligo de la skriba lingvo. Sed la komisiono ne estis sukcesa.

La skribo estis difinita en sia hodiaŭa formo en la jaro 1950 de Gvarania lingvokongreso en Montevideo je iniciato de Reinaldo Decoud Larrosa. Ĉi tiu normo estis influita per la notado de la Internacia Fonetika Alfabeto kaj estas nun uzata ĉie en Paragvajo.

Malgraŭ ĉio ĉi estas ankoraŭ malunueco inter literatoj pri detaloj de ĉi tiu normo. Kelkaj ekspertoj opinias, ke la digrafo "CH" estu ŝanĝata al "X" kaj ke la litero "G" kun tilde estu anstataŭata per simpla "G" kaj la tildo transiru sur najbaran vokalon.

La Gvarania nomo por la alfabeto, achegety, estas neologismo, kiu estiĝis el a-che-ge (la nomoj de la unuaj tri literoj) kaj ty, kio signifas "grupigo", "ensemblo".

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]