1946 Al Gvatemalo alvenas la belga esperantisto, kemiisto kaj farmaciisto Jules Bonge, kiu ekvarbas pri la ideo de Esperanto.
1947 Unua artikolo pri Esperanto en la ĉefa gazeto de Gvatemalo “El Imparcial”, sekvata de monata artikolo.
1948 Unua senpaga kurso ĉe la Fakultato de homaj sciencoj de la Universitato San Carlos de Gvatemalo. Nombro de interesitoj: 21. Ĉi tiu kurso estas sekvata de aliaj kursoj. Estas fondita Gvatemala Esperanto-Asocio. Unua Esperanto-radioprogramo en la radiostacio Voz de Centroamérica (“Voĉo de Centra Ameriko”), poste semajna programo.
1951 Kvina Senpaga Esperanto-Kurso ĉe la Fakultato de “Homaro”, Nombro de interesitoj: 48.
1952 La Gvatemala Esperanto-Asocio ricevas sian juran personecon de la registaro kiel kultura organizaĵo. Unua kurso instruita de gvatemalano en Mezameriko, la licenciulo pri scienco kaj literaturo Aroldo Hernández.
1953 Senpagaj kursoj estas malfermitaj en la lernejo "Dolores Bedoya de Molina" de Gvatemalurbo.