Saltu al enhavo

Gvatemala kriĉostrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gvatemala kriĉostrigo
M. g. guatemalae, Belizo
M. g. guatemalae, Belizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Subdivizio: en teksto
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Megascops
Kaup, 1848
Specio: Gvatemala kriĉostrigo, M. guatemalae
Megascops guatemalae
(Sharpe, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Otus guatemalae (Sharpe, 1875)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gvatemala kriĉostrigo (laŭ Megascops guatemalae) aŭ Mezamerika kriĉostrigo estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. Ĝi estas mezgranda kriĉostrigo loĝanta en areoj el norda Meksiko ĝis okcidenta Panamo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la Gvatemala kriĉostrigo estas iom malklara. La Internacia Ornitologia Komitato (IOC) agnoskas ĉi tiujn jenajn ses subspeciojn, sed notas, ke fuscus kaj dacrysistactus eble ne estas sufiĉe apartaj por pravigi subspecian statuson.[1]

  • M. g. hastatus Ridgway (1887)
  • M. g. cassini Ridgway (1878)
  • M. g. fuscus Moore & Peters (1939)
  • M. g. guatemalae Sharpe (1875)
  • M. g. dacrysistactus Moore & Peters (1939)
  • M. g. vermiculatus Ridgway (1887)

Ĝis julio 2023 la IOC traktis vermiculatus kiel aparta specio, nome la vermikula kriĉostrigo; la Nordamerika Klasifika Komitato de la Usona Ornitologia Societo (AOS/NACC) kaj la taksonomio de Clements jam antaŭe inkluzivis ĝin.[1][2][3] La verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) retenas vermiculatus kiel aparta vermikula kriĉostrigo.[4]

La AOS/NACC kaj Clements aldonas alian subspecion, M. g. thompsoni, kiun la IOC inkludas ene de la nomiga M. g. guatemalae.[2][3][1]

La Gvatemala kriĉostrigo estas 20 ĝis 23 cm longa kaj pezas 95 ĝis 150 g. Ĝi estas dimorfa, kun unu morfo ĝenerale grizecbruna kaj la alia ĝenerale ruĝecbruna. Male al aliaj strigoj de la sama genro, ĝi havas plumkovritajn piedojn. La bruna morfo havas helbrunan vizaĝdiskon kun maldika malhela rando, maldikajn blankajn brovojn super flavaj okuloj, kaj mallongajn malhelajn "orel"-tufojn. Ĝia krono kaj supraj partoj varias de malhelgrizbrunaj ĝis nigrecbrunaj; la krono havas nigrecajn makulojn kaj striojn kaj la dorso havas pli malhelajn striojn kaj vermikulecojn. La sufiĉe longa vosto estas strieca. La subaj partoj estas pli palaj kun okulfrapaj longitudaj strioj kaj kelkaj horizontalaj strioj. La beko estas verdeca. La ruĝecbruna morfo estas ĝenerale ruĝeca kaj la diversaj strioj kaj markoj estas malpli distingeblaj. La diversaj subspecioj estas similaj, diferencante ĉefe laŭ grandeco (kiu pliiĝas de nordo al sudo) kaj la intenseco de la koloroj.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La ses subspecioj de Gvatemala kriĉostrigo agnoskitaj de IOC estas troveblaj jene:[1]

  • M. g. hastatus, okcidenta Meksiko el Sonora kaj Chihuahua suden ĝis Sinaloa kaj Oaxaca
  • M. g. cassini, orienta Meksiko el Tamaulipas suden ĝis norda Veracruz
  • M. g. fuscus, centra Veracruz
  • M. g. guatemalae, el sudorienta Veracruz kaj nordorienta Oaxaca (inklude Jukatano kaj Kozumelo) suden tra Belizo kaj Gvatemalo ĝis Honduro
  • M. g. dacrysistactus, norda Nikaragvo
  • M. g. vermiculatus, plej orienta Nikaragvo tra Kostariko ĝis okcidenta Panamo

La populacioj de Jukatano kaj Kozumelo de guatemalae estas traktata kiel M. g. thompsoni fare de AOS/NACC kaj Clements.[2][3]

La mezamerika kriĉostrigo loĝas en pluraj specoj de humidaj ĝis duonaridaj pejzaĝoj, inkluzive de ĉiamverdaj, duonfalfoliaj kaj dornaj arbaroj, kaj malpligrade en sekundaraj arbaroj kaj plantejoj. Laŭ alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 1 500 m.[5]

La Gvatemala kriĉostrigo estas noktema; ĝi ĉasas plejparte per plonĝado al predo de alkroĉiĝejo kaj ankaŭ kaptante ĝin dumfluge. Ĝia dieto konsistas plejparte el grandaj insektoj, sed foje inkluzivas malgrandajn vertebrulojn.[5]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas konata pri la reprodukta biologio de la Gvatemala kriĉostrigo. Ĝi ŝajne nestas plejparte en marto kaj aprilo, sed povas etendi tion ĝis junio. La ovodemetado de du aŭ tri ovoj estas farita en natura arbokavaĵo aŭ forlasita pego-truo.[5]

La ĉefa teritoria kanto de la Gvatemala kriĉostrigo estas "rapida, tremanta trilo... pliiĝanta laŭ tonalto kaj laŭteco, [kaj] finiĝanta abrupte". Ĝia duaranga kanto estas "mallonga serio de notoj... en ritmo de resaltanta pilko."[5]

La IUCN sekvas la taksonomion de HBW kaj tial aparte taksis la Gvatemalan kaj vermikulajn kriĉostrigojn. Ambaŭ estas taksitaj kiel Malplej Zorgigaj. La populaciograndeco de neniu estas konata, sed oni kredas, ke ambaŭ malpliiĝas. Neniuj tujaj minacoj al ambaŭ estis identigitaj.[6][7] La ​​specio eble alfrontas minacojn pro habitatoperdo.[5]

La Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (CITES) listas la Gvatemalan kriĉostrigon en la Apendico II.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Owls (Julio 2023). Alirita 31a de Julio, 2023 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., kaj K. Winker. 2023. Check-list of North American Birds (rete). American Ornithological Society. [1]
  3. 3,0 3,1 3,2 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [2] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  4. HBW kaj BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 7. Disponebla ĉe: [3] Alirita la 13an de Decembro, 2022
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Holt, D. W., R. Berkley, C. Deppe, P. L. Enríquez, J. L. Petersen, J. L. Rangel Salazar, K. P. Segars, K. L. Wood, G. M. Kirwan, kaj J. S. Marks (2020). Middle American Screech-Owl (Megascops guatemalae), versio 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 12an de Aŭgusto, 2023
  6. BirdLife International (2016). “Guatemalan Screech-owl Megascops guatemalae”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T61767847A95179450.en. Alirita 12a de Aŭgusto 2023.. 
  7. BirdLife International (2016). “Vermiculated Screech-owl Megascops vermiculatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T61769583A95179648.en. Alirita 12a de Aŭgusto 2023.. 
  8. Appendices | CITES. Alirita 12a de Aŭgusto, 2023 .
  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6)
  • Handbook of the Birds of the World Vol 5, Josep del Hoyo editor, (ISBN 84-87334-25-3)
  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, (ISBN 0-679-45122-6)
  • König, C., F. Weick & J.H. Becking (2008) Owls of the World. Christopher Helm, London, (ISBN 978-0-7136-6548-2)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]