Gvatemalo
Gvatemalo (hispane: Guatemala) estas lando en Meza Ameriko. Ĝi estas membro de UNO ekde 1945.
La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.
Loĝantoj
Inter la 12,7 miljonoj da loĝantoj 54 % estas maja-kiĉeoj, 42 % estas mestizoj. 40 % de la loĝantaro parolas majaajn lingvojn.
La plejmulto de la loĝantoj estas katolikoj.
Ekonomio
La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon kaj sukeron.
Geografio
Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato.
La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Kecaltenango (Quetzaltenango) kaj Eskvintla (Escuintla).
Vidu: Listo de urboj de Gvatemalo
Teritoria organizado
La lando organiziĝas laŭ 22 departementoj:
- Alta Verapaco
- Malalta Verapaco
- Ĉimaltenango
- Ĉikimulo
- Progreso
- Eskvintlo
- Gvatemalo
- Huehuetenango
- Izabal
- Halapo
- Hutiapo
- Peten
- Ketzaltenango
- Kiĉeo (departemento)
- Retalhuleu
- Sakatepekezo
- Sankta Marko
- Sankta Roza
- Sololao
- Suĉitepekezo
- Totonikapano
- Zakapo
La granda Lago de Izabal situas proksime de la kariba marbordo.
Historio
Inter la jarcentoj 4-a kaj 11-a la regiono de Petén estis la kerno de la majaa civilizo kiu perdis sian potencon post tiuj jaroj.
En 1523 unuafoje alvenis la hispanaj konkerantoj, kaj okupis la areon.
Gvatemalo sendependiĝis de Hispanio en 1821, unue kiel parto de la Mezamerika Konfederacio, kaj en 1840 kiel sendependa lando.
La gvatemalan historion karakterizis sinsekvo de revolucioj, puĉoj kaj nedemokrataj registaroj, kiujn elstare priskribis la gvatemala nobelpremiita verkisto Miguel Ángel Asturias.
Je la 17-a de junio 1954 grupo de pagsoldatoj trejnitaj de CIA eniras la landon kaj faligas la demokrate elektita prezidanto Jacobo Arbenz, kiu planis agro-reformon, koncernante interalie vastajn bienojn poseditajn de usonaj firmaoj (United Fruit Company, ktp).
La ŝtato longe havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restarigitaj en 1991.
Dum multaj jaroj kontinua sanga enlanda milito malstabiligas la landon. Nur en 1996 ĝin ĉesigas pacakordoj. En 1985 estis elektita prezidento la konservativa Vinicio Cerezo. De 2003 la prezidento estas Óscar Berger.
Esperanto-movado
(laŭ Ivan Ŝirjaev en Enciklopedio de Esperanto)
Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj La República. En urbo Guatemala la Antigua li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko Esperantista.
Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.