Gvatkapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gvatkapitalismo estas nova merkata formo kaj specifa logiko de kapitalisma mon-amasigo, kies nomo populariĝis pro eseo el 2014 fare de la komerca teoriisto kaj socia sciencisto Shoshana Zuboff. Ŝi karakterizis ĝin kiel "radikale eligita kaj eltira variaĵo de informa kapitalismo," bazita sur la varigo de la "realo" kaj ties transformo al kondutaj datumoj por analiziĝi kaj vendiĝi.

En posta esplora artikolo el 2015, Zuboff analizis la sociajn implicojn de tiu mutacio de kapitalismo. Ŝi diferencigis "gvat-valoraĵojn", "gvatkapitalon" kaj "gvatkapitalismon" kaj ilian dependecon sur tutmonda arkitekturo de komputila perado, kiun ŝi nomas "Big Other" ("Granda Aliulo"), distribuita kaj plejparte nekontraŭata nova esprimo de potenco, kiu konsistigas kaŝitajn mekanismojn de eltirado, varigado kaj regado, kiuj minacas kernajn valorojn kiel liberecon, demokration kaj privatecon.

Laŭ Zuboff, gvatkapitalismo estis iniciatita de Google kaj poste Facebook, laŭ multaj el la samaj manieroj, kiel amasproduktado kaj manaĝera kapitalismo estis iniciatitaj de Ford kaj General Motors antaŭ jarcento, kaj nun fariĝis la superrega formo de informa kapitalismo.

En sia prelego ĉe Oksforda Universitato eldonita en 2016, Zuboff identigis mekanismojn de gvatkapitalismo kaj praktikoj, inkluzivante la fabrikadon de "prognozaj produktoj" por vendo en novaj "kondutaj estontecaj merkatoj". Ŝi enkondukis la koncepton "malposedigo per gvatado" kaj argumentis, ke ĝi defias la psikologiajn kaj politikajn bazojn de memdeterminado tiel, ke ĝi koncentras rajtojn en la gvatadan reĝimon. Tio estas priskribata kiel "puĉo desupra".

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Surveillance capitalism en la angla Vikipedio.