Gviana kosmodromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eniro de la gviana kosmodromo
Mapo de la Gviana kosmodromo

La Gviana kosmodromo (franca: Centre spatial guyanais (CSG) ) estas franca kaj eŭropa kosmodromo al la nordokcidento de Kourou en la franca Gviano, Sud-Ameriko, teritorio de Francio. Operacia ekde 1968, ĝi estas precipe taŭga kiel loko por kosmodromo. Ĝi plenumas la du gravajn geografiajn postulojn de tia ejo:

  • Ĝi estas proksime al la Ekvatoro, por ke malpli energio estu postulita por manovri kosmoŝipon en ekvatora, terfiksa orbito.
  • Ĝi havas malferman maron al la oriento, por ke pli malaltaj stadioj de raketoj kaj derompaĵo de lanĉaj malsukcesoj estu neverŝajnaj falotaj sur homa loĝejo. Raketoj lanĉas al la oriento por utiligi la angulan impeton provizitan de la rotacio de Tero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]