Gvidpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gvidpaĝo (el la angla Lead sheetfake music) estas notacio, kiu estas pli rapide kaj facile komprenebla ol la kutima notacio. Ĉi tiu simpligita, koncentrita notskribo enhavas tempoindikon, klefon (registron) kaj tonalon samkiel la apartenajn akordojn kiel simboloj. Se la baziĝanta melodio devenas de kanto aŭ estas kantota, la teksto aperas, plejofte ankaŭ la melodio. Tiam la ĝusta nomo estas gvidmelodio. Alikaze la nomo estas akordpaĝo. Por ekkoni, kiel oni ludu la akordojn, ili staras sur ritme ĝusta loko super la melodio. Ĝi ekzistas prefere en ĵazo, sed ankaŭ en rok- kaj popmuziko.

Se pianoludanto legas la gvidmelodion, li rilatiĝas al la akordsimboloj por formi per la maldekstra mano tiujn akordojn, kiuj akompanas la melodion harmonie. La akordsimboloj redonas la harmonian strukturon de muzikpeco, tiel ke oni povas kunlude kun ensemblo improvizi pri tiu. Krom la akordsimboloj gvidpaĝo povas enhavi pluajn simbolojn, ekz. ritmajn akcentojn, kiujn la ensemblo ludu unusone. Se sub la melodio estas notita pianakompanaĵo, ne plu temas pri gvidmelodio.

Muzikbandoj uzas la gvidmelodiojn por spontane improvizi pri melodio, kiun kiel eble plej multaj konas. Kolektoj de gvidmelodioj nomiĝas gvidmelodiarojgvidpaĝaroj (angle: fakebook aŭ "Real Book").

Aliaj simbolnotacioj estas tabulaturo por gitaro aŭ liuto, en la renesanca kaj baroka epokoj ankaŭ por klavarinstrumentoj (orgeno, klaviceno, klavikordo) aŭ en la baroka muziko la figurita baso por akordformaj akompaninstrumentoj (klaviceno, pozitivo, teorbo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]