Gvinea Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Golfo de Gvineo (priskribo germana)

La Golfo de Gvineo estas parto de la Atlantika Oceano, kiu norde kaj oriente limiĝas per la marbordo de okcidenta Afriko: norde kaj oriente ĝi limas la la bordoj de la geografiaj regionoj Supra Gvineo kaj Malsupra Gvineo, sudoriente al la Ebenaĵo de Angolo.

En la Golfo de Gvineo situas la insularo Sao-Tomeo kaj Principeo (portugale São Tomé e Príncipe), kiuj estas suverena ŝtato, kaj la insuloj Bioko kaj Annobón, kiuj apartenas al Ekvatora Gvineo. Tiuj-ĉi insuloj - samkiel la monto Kameruno sur la afrika kontinento - estas de vulkana deveno.

Ĝis la jaro 1973 la plej nordorienta parto de la golfo, kiu limas al la ŝtato Kameruno kaj la delto de la rivero Niĝero, nomiĝis "Golfo de Biafra". Post la Biafra-Milito la niĝeriaj potenculoj postulis renomigon al nova nomo "Golfo de Bonio" (angle "Bight of Bonny"). Plia parto, pli okcidenta, estas la "Golfo de Benino".

Nomoj kaj koloniismo[redakti | redakti fonton]

La marbordo de Supra Gvineo havas kvar areojn, kies nomoj ankoraŭ devenas el la kolonia epoko:

La nomoj malkaŝe montras, kiujn "varojn" la eŭropaj koloniistoj en kiu parto de la marbordo precipe ŝtelis kaj forŝipigis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ inter fakuloj pridisputata greka dokumento el la antikva epoko oni nuntempe supozas, ke jam la nordafrikaj fenicianoj el la antikva urbo Kartago en ekspedicio ĉirkaŭ la jaro 470 antaŭ Kristo atingis la golfon.

La Sklavo-Marbordo aŭ ankaŭ Diego Cao (nomata laŭ portugala malkovrinto) estas la historia nomo de la marbordo de Togolando, Benino kaj okcidenta Niĝerio. La Sklavo-Marbordo situas je la Gvinea Golfo, ĉe la Golfo de Benino, kaj longas proksimume 450 kilometrojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]