Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko
La gvineaj arbaroj de Okcidentafriko estas biodiverseco-riĉaĵejo signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International), kiu ampleksas zonon de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj laŭlonge de la marbordo de Okcidentafriko, irante ekde Siera-Leono kaj Gvineo okcidente ĝis Sanago en Kameruno, oriente. La Benina Senarbejo (angle : Dahomey Gap), regiono de savanoj kaj sekaj arbaroj en Togo kaj Benino, disigas la gvineajn arbarojn en la supra-gvineajn arbarojn de la malsupra-gvineaj arbaroj.
La supra-gvineaj arbaroj etendiĝas ekde Siera-Leono kaj Gvineo en la okcidento tra Liberio, Ebur-Bordo, kaj Ganao ĝis Togo en la oriento. La malsupra-gvineaj arbaroj etendiĝas orienten ekde Benino tra Niĝerio kaj Kameruno. La malsupra-gvineaj arbaroj ankaŭ etendiĝas suden preter Sanago, la suda limo de la riĉaĵejo, en suda Kameruno, Gvineo Ekvatora, Gabono, Kongo Brazavila, Kabindo, kaj Kongo Kinŝasa.
Ekoregionoj
La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la supra-gvineajn kaj la malsupra-gvineajn arbarojn en plurajn ekoregionojn :
La supra-gvineaj arbaroj, kiuj kongruas kun la tutmondaj 200-regiono gvineaj humidaj arbaroj konsistante el tri unuopaj ekoregionoj :
- Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (Gvineo, Siera-Leono, Liberio, Ebur-Bordo)
- Gvineaj montarbaroj (Gvineo, Siera-Leono, Ebur-Bordo)
- Orient-gvineaj arbaroj (Ebur-Bordo, Ganao, Togo, Benino)
- Nigeriaj malaltaĵaj arbaroj (Togo, Niĝerio)
- Niĝer-deltaj marĉarbaroj (Niĝerio)
- Kros-niĝeraj transiraj arbaroj (Niĝerio)
- Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko (Niĝerio, Kameruno, Ekvatora Gvineo)
- Kamerunaj montarbaroj (Niĝerio, Kameruno)
- Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj (Kameruno, Ekvatora Gvineo)
- Humidaj malaltaĵaj arbaroj de Sao-Tomeo kaj Principeo (Sao-Tomeo kaj Principeo)
- Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj (Kameruno, Gvineo Ekvatora, Gabono, Kongo Brazavila, Kabindo kaj Kongo Kinŝasa)