Gvinebisaŭkreola lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvinebisaŭkreola lingvo
lingvo • kreola lingvolingvafrankaomoderna lingvo
kreola lingvo bazita de portugala lingvo
Parolantoj 500 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Portuguese Creole
Afro-Portuguese Creole
Upper Guinea Creole
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 pov
  Glottolog uppe1455
Angla nomo Guinea-Bissau Creole
Franca nomo créole de Guinée-Bissau
vdr

La gvinebisaŭkreola lingvo, ankaŭ konata kiel kiriolokriulo[1] (fr: crioule), estas kreola lingvo kies vorttrezoro estas plejparte derivata de la portugala. Ĝi estas parolata en Gvineo-Bisaŭo, Senegalo kaj Gambio. Ĝi estas ankaŭ nomata guinensi[2], kriyol [3]portuguis de ties indiĝenaj parolantoj.

La gvinebisaŭkreola estas parolata kiel indiĝena lingvo de proksimume 15% (190 000) de la loĝantaro de Gvineo-Bisaŭo[4].

Varianto de la gvinebisaŭkreola estas ankaŭ parolata en suda Senegalo, plejparte en la regiono de Kazamanco, eksa portugala kolonio, kiu estas loke konata kiel Portuguis CreoleCasamance Creole. La kreola estas la plimulta lingvo de la loĝantoj de la Kazamanca regiono kaj estas uzata kiel lingvo de komerco.[5]

La oficiala lingvo de Gvineo-Bisaŭo estas la norma portugala lingvo. La gvinebisaŭkreola estas la lingvo de komerco, neformala literaturo kaj distro, sed ĝi ne estas uzata en ajna amaskomunikilaro, la parlamento, publikaj servoj aŭ en edukaj programoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Benson, Carol (2003). "Possibilities for educational language choice in multilingual Guinea-Bissau". In Huss, Leena; Camilleri Grima, Antoinette; King, Kendall (eds.). Transcending Monolingualism: Linguistic Revitalization in Education. Swets & Zeitlinger. pp. 67–88. ISBN 1134380828.
  2. Scantamburlo, Luigi (2019). Dicionário do Guineense (2a. eld.). Lisboa: Colibri. ISBN 9789896898106. OCLC 1091114509.
  3. Kihm, Alain (1994). Kriyol Syntax: The Portuguese-Based Creole Language of Guinea-Bissau. Amsterdam: J. Benjamins. ISBN 9789027276674 – via Google Books.
  4. (en) Guinea-Bissau Creole, Ethnologue (18-a eld., 2015)
  5. (pt) Horta, José (12–25 Aprilo 2006). "A Língua Portuguesa no Senegal" [portugala lingvo en Senegalo]. Instituto Camões. Arkivita de la originalo, la 4-an de marto 2016.
  6. (pt) Intumbo, Incanha, Situação Sociolinguística da Guiné-bissau [Sociolingvistika situacio en Gvineo-Bissaŭo] (PDF). Arkivita de la originalo (PDF), la 18-an de decembro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ABC-insuloj

Papiamento