Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gvineo (apartigilo).
Gvinea Respubliko
République de Guinée [repiblik' de gine']

Flago de Gvineo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Liberté
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Konakrio (656 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) Fula, Mandinka kaj Susu lingvoj
Plej ofta(j) religio(j) Islamo, Kristanismo, Animismo
Areo 245,857 km²
Loĝantaro 10.057.975 (julio de 2009) (2017)
Horzono +0
Interreta domajno .gn
Landokodo GN
Telefona kodo +224
Plej alta punkto Monto Nimbao
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Alpha Condé (2010).
Ĉefministro Mohamed Said Fofana
Sendependiĝo disde Francujo 2-a de oktobro 1958
Ekonomio
Valuto Gvinea franko (GNF)
vdr

Gvineo - france Guinee - estas ŝtato en Okcidenta Afriko.

La okcidentafrika ŝtato Gvineo administre estas dividita en ok regionoj. La regionoj dividiĝas en 34 prefekturoj. La regiono Konakrio havas specialan statuson.

Politiko

Ekstera politiko

Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Historio

En januaro 2009 militistaj puĉistoj estigis novan registaron, en kiun eniris civiluloj kaj militistoj. Membroj de la militistaro estis nomumitaj al ministerioj pri defendo, sekureco, justico kaj financo. Neniu reprezentanto de politikaj partioj estis inkluzivita en la nova registaro.[1]

Armea kapitano Moussa Dadis Camara, kiu deklaris sin gvidis la nova prezidento, Rgistaro estis formita "laŭ la rekomendo" de la ĉefministro Kabine Komara, la gvinea bankisto kiu loĝis en la egipta ĉefurbo Kairo kaj estis nomita je tiun postenon je la 30-a de decembro de la Nacia Konsilio por Demokratio de Camara, supozeble sur bazo de rekomendoj de laborsindikatoj. La nova prezidento Camara promesis eksiĝi kaj okazigi balotadojn en 2010, post pritrakto de vasta korupto.[1]

La puĉo ŝajne ricevis la popolan subtenon en la lando post 24 jaroj da absolutisma regado de Conté. La Afrika Unio interrompis la gvinean membriĝon en la bloko, kaj donis al la puĉogvidantoj ses monatojn por restarigi "konstitucian ordon". Se tio no okazos, la lando devos alfronti pli longan embargon.[1]

En septembro 2009 soldataro lojala al la militista registaro masakris pli ol 150 homoj, kiuj kunvenis en la stadiono de Konakrio por alvoki al Camara ne esti kandidato en balotadoj en januaro 2010. La opoziciuloj asertas, ke almenaŭ 157 homoj mortis en la masakro kaj pli ol 1 200 estis vunditaj, inter alie multaj virinoj kiuj estis seksperfortitaj publike. La militista registaro agnoskas, ke 56 personoj estis mortigitaj kaj anoncis enketon, paralele kun tiu alia lanĉita de la Unuiĝintaj Nacioj. Post ĉi tiu masakro la opozicio regule rifuzis iun interkonsenton kun la militista registaro.[2]

En novembro 2009 la militista registaro proponis krei transiran registaron kondiĉe ke la nuna gvidanto Moussa Dadis Camara plu regos. Ĉe tio ĉefministro estus nomumita interkonsente "sub la aŭtoritato de la prezidento Moussa Dadis Camara". La militista registaro nomis sin la teamo de la Nacia Konsilio por Demokratio kaj Evoluado (france CNDD) kaj estas gvidata de la konstanta sekretario de tiu, la Kolonelo Moussa Keita. La proponoj estis transdonitaj al la burkina prezidento Blaise Compaoré kiu mediacias en intertraktoj kun la gvinea opozicio.[2]


Referencoj