Gwendolyn Brooks
Gwendolyn BROOKS (n. la 7-a de junio 1917 en Topeka, Kansaso ; m. la 3-a de decembro 2000 en Ĉikago, Ilinojso) estis usona verkistino. En 1950, ŝi estis la unua nigrula virino kiu gajnis la prestiĝan Premion Pulitzer pro sia poemaro *Annie Allen*. [1] [2][3]
Ŝi estis nomita Poeto Laureato de Ilinojso en 1969, posteno kiun ŝi tenis ĝis sia morto 32 jarojn poste, [4] kaj Poeto Laureato de la Biblioteko de la Kongreso en 1985. [5]
En 1976, ŝi fariĝis la unua afrik-usona virino enkondukita en la Usonan Akademion de Artoj kaj Literaturo. [6]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Gwendolyn Brooks naskiĝis en 1917 en Topeka, Kansaso, la unua infano de David Anderson Brooks kaj Keziah Wims. Ŝia patrino estis iama instruistino, kiu forlasis la profesion kiam ŝi edziniĝis kaj fariĝis patrino, kaj ŝia patro estis la filo de eskapinta sklavo, kiu batalis en la Usona Enlanda Milito, kaj kiu devis rezigni sian revon fariĝi kuracisto, kiam li ne povis financi al si studi medicinon. Kiam Brooks estis nur sesjara, la familio translokiĝis al Ĉikago, Ilinojso, kie ŝi kreskis. Ŝi estis nomita "Gwendie" fare de siaj proksimaj amikoj dum ŝi kreskis.
Ŝia hejmo estis stabila kaj ama familio, kvankam ŝi alfrontis rasajn antaŭjuĝojn en sia kvartalo kaj en la lernejo. Ŝi ĉeestis Hyde Park High School, la ĉefan blankulan lernejon en la urbo, antaŭ ol translokiĝi al tute nigrula lernejo, Wendell Phillips, kaj fine al integra lernejo, Englewood High School. En 1936, ŝi diplomiĝis ĉe Wilson Junior College. Ĉi tiuj kvar lernejoj donis al ŝi perspektivon pri la etnaj dinamikoj de la urbo, kiu poste influus ŝian fikcian verkon.
Ŝia entuziasmo por legado kaj verkado estis kuraĝigita de ŝiaj gepatroj. Ŝia patro provizis ŝin per skribotablo kaj librobretoj, kaj ŝia patrino kunportis ŝin por renkonti la Harlem Renaissance poetojn Langston Hughes kaj James Weldon Johnson : ili instigis ŝin legi modernan poezion.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Brooks publikigis siajn unuajn poemojn en infanrevuo kiam ŝi estis 13-jaraĝa. Antaŭ ol ŝi estis 16-jaraĝa, ŝi jam kompletigis broŝuron de ĉirkaŭ 75 publikigitaj poemoj. Je 17-jaraĝa, ŝi komencis sendi siajn poemojn al "Lumoj kaj Ombroj", la poezia kolumno de la Chicago Defender, afrik-usona gazeto. Kvankam ŝiaj poemoj variis laŭ stilo de tradiciaj baladoj kaj sonetoj ĝis blusaj ritmoj en libera verso, ŝiaj roluloj ofte devenis de la malriĉuloj en la urbokerno. Post publikigo de pli ol sepdek poemoj kaj malsukceso certigi permanentan postenon ĉe la Chicago Defender, ŝi komencis serion da laboroj tajpante kantotekstojn.
Antaŭ 1941, ŝi partoprenis en kelkaj poeziaj laborrenkontiĝoj. Unu aparte influan laborrenkontiĝon organizis Inez Cunningham Stark, riĉa blankula virino kun forta literatura fono, kaj ĉiuj partoprenantoj en ŝia laborrenkontiĝo estis afrik-usonanoj. La grupa dinamiko montriĝis aparte efika por la energia Brooks, kaj ŝia poezio komencis esti prenita serioze. En 1943, ŝi ricevis premion pro sia poezio de la Konferenco de Verkistoj de la Mezokcidento.
Ŝia unua publikigita libro estis la poemaro " A Street in Bronzeville" (Strato en Bronzeville), eldonita en 1945 de Harper kaj Row. En ĉi tiuj poemoj ŝi prezentas la vivojn de afrik-usonanoj en Ĉikago. Ŝia debuta libro estis tre bone ricevita de kritikistoj. Ŝi ricevis sian unuan Guggenheim-stipendion, kaj la revuo "Mademoiselle " nomis ŝin unu el siaj "Dek Junaj Virinoj de la Jaro". En 1950 ŝi publikigis sian duan poemaron, " Annie Allen", pro kiu ŝi gajnis la premion Eunice Tietjens de la revuo " Poetry " kaj la premion Pulitzer por Poezio, la unuan Pulitzer iam donitan al afrik-usonano.
Gwendolen Brooks ĉiam memoras siajn radikojn, kio speguliĝas kaj en la enhavo de ŝiaj poemoj kaj en la muziktalento kaj temperamento, kun kiuj ili estas skribitaj. Sed dum la movado kontraŭ rasa diskriminacio kreskas en Usono, ŝia verso ankaŭ fariĝas pli kunpremita, pli dinamika kaj emocia, kaj ironio transformiĝas en senkompatan satiron. Post la manifestacioj de 1968 gvidataj de Martin Luther King, kiun Brooks konstante subtenis, ŝi deklaras:
" Poetoj, kiuj hazarde estas nigruloj, alfrontas duoblan teston: ili devas verki poezion, kaj ili devas memori, ke ili estas nigruloj."
Samtempe, Brooks ne subtenas ekstremismajn movadojn ene de la kontraŭrasisma movado, kvankam ŝi agnoskas, ke ilin generas socia maljusteco kaj netolereblaj vivkondiĉoj.
Kreskanta rasa konscio speguliĝis en la kolektoj *In the Mecca* (1969), *Riot* (1969), *Familiaj Bildoj* (1970), kaj *Soleco * (1971).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- A Street in Bronzeville, Harper, 1945.
- Annie Allen, Harper, 1949.
- Maud Martha, Harper, 1953.
- Bronzeville Boys and Girls, Harper, 1956.
- The Bean Eaters, Harper, 1960.
- We Real Cool, Brooks Press, 1960.
- In the Mecca, Harper, 1968.
- For Illinois 1968: A Sesquicentennial Poem, Harper, 1968.
- Riot, Broadside Press, 1969.
- Family Pictures, Broadside Press, 1970.
- Aloneness, Broadside Press, 1971.
- Report from Part One: An Autobiography, Broadside Press, 1972.
- Black Love, Brooks Press, 1982.
- Mayor Harold Washington; and, Chicago, the I Will City, Brooks Press, 1983.
- The Near-Johannesburg Boy, and Other Poems, David Co., 1987.
- Winnie, Third World Press, 1988.
- Report from Part Two, Third World Press, 1996.
- In Montgomery, and Other Poems, Third World Press, 2003.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Banks, Margot Harper. (2012) Religious allusion in the poetry of Gwendolyn Brooks. McFarland & Co.. ISBN 978-0786449392.
- ↑ Watkins, Mel. "Gwendolyn Brooks, Whose Poetry Told of Being Black in America, Dies at 83", December 4, 2000.
- ↑ Frost? Williams? No, Gwendolyn Brooks (angle). Arkivita el la originalo je December 20, 2016. Alirita January 24, 2020 .
- ↑ Illinois Poet Laureate. Arkivita el la originalo je February 28, 2015. Alirita March 6, 2015 .
- ↑ Poet Laureate Timeline: 1981–1990. Library of Congress (2008). Arkivita el la originalo je June 29, 2006. Alirita December 19, 2008 .
- ↑ Busby, Margaret, "Gwendolyn Brooks – Poet who called out to black people everywhere" Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine, The Guardian, December 7, 2000.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Brooks Permesoj | Oficiala Licencada Agentejo por la verkaro de Gwendolyn Brooks, Brooks Permesoj
- Gwendolyn Brooks Enretaj Rimedoj ĉe la Biblioteko de Kongreso
- Gwendolyn Brooks Ilinojsa Poeto Laŭreato, Stato de Ilinojso
- Enreta gvidilo al la Gwendolyn Brooks Paperoj, La Bancroft Biblioteko

