György Érdi Krausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Érdi Krausz [djordj kraŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Érdi Krausz György estis hungara inĝeniero, geodeto, profesoro.

György Érdi Krausz [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de septembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Érdi Krausz akiris inĝenieran diplomon en Berlino (pli precize en Charlottenburg) en 1924. Komence li laboris en privataj firmaoj, inter 1942 kaj 1945 en topografia instituto, poste en kartografia entrepreno. Inter 1958 kaj 1960 li instruis en Scienca Universitato Eötvös Loránd. Li strebis multe por sciencopopulara societo kaj spacveturada komisiono. Li kreis novan kartografian sistemon, krome "Navicard" en 1961, kiu estis helpilo por sekvi sputnikojn. En 1968 li ricevis memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vetületanalízis (1958)
  • Földrajzi térképvetületek (1959)
  • Geodéziai kézikönyv (Geodezia manlibro), (1960)
  • Repülőgépvezetők kézikönyve (Manlibro de pilotoj), (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.