György Ürögdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ÜRÖGDI György, Moskovits (ueroegdi) estis hungara historiisto naskita en Nagyvárad la 8-an de julio 1904 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de januaro 1987.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ürögdi studis en Freiburg, Munkeno kaj Berno (1922-1926), kaj en tiu de la lasta li doktoriĝis pri ekonomiko (1926), en Peĉo pri antikva historio (1938). De 1926 li estis bankoficisto de la Pesti Magyar Kereskedelmi Bank de Nagyvárad, de 1928 de Peĉo, de 1942 de Budapeŝto, de 1948 firmaonotario, en jaroj 1945-48 prezidanto de uzinkomisio de la banko, en 1948-49 sekciestro de la Landa Libroofico de Ministerprezidenteco, en jaroj 1949-52 grupestro de la Ministerio por Popolkultivado, en jaroj 1953-58 grupestro en la Ĉeflernejo pri Arto. De 1958 ĝis sia pensiuliĝo (1965) li estis gvidanto de la grupo de romia epoko de la Historia Muzeo de Budapeŝto kaj de la Muzeo de Aquincum.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Handelsbeziehungen zwischen der Schweiz und Rumänien mit besonderer Berücksichtigung der Wirtschaftsverhältnisse (Bern, 1926);
  • Lucius Cornelius Sulla (Pécs, 1938);
  • A régi Róma (Bp., 1963);
  • Róma kenyere, Róma aranya (Bp., 1969);
  • Kleopátra (Bp., 1972);
  • Kard és törvény. Marius és Sulla kora (Bp., 1974); Nero (Bp., 1977).

Fonto[redakti | redakti fonton]