György Alexits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Alexits
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1899 (1899-01-05)
en Budapeŝto
Morto 14-an de oktobro 1978 (1978-10-14) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Graz
Familio
Patro György Alexics
Okupo
Okupo matematikisto • instruistopolitikisto
vdr

György ALEXITS [djordj aleksiĉ], hungare Alexits György estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis György Alexics (lingvisto).

György Alexits naskiĝis la 5-an de januaro 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Alexits frekventis mezlernejon, en Budapeŝto, poste li soldatiĝis. Post la 1-a mondmilito li aliĝis al komunistoj kaj li agadis por ili. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Graz, kie li frekventis universitaton. Hejmenveninta li ne povis instrui pro la komunismaj agadoj, tial li laboris en diversaj institutoj, laborejoj kaj iomete li ĵurnaladis. Baldaŭe li instruis en Rumanio. En 1929 li ricevis la permeson instrui en Hungario. Dum la 2-a mondmilito li batalis kontraŭ la faŝismo, tial li estis trudlaboristo en Dachau kaj Spaichingen. Post la 2-a mondomilito li instruis en gimnazioj kaj li havis diversajn gravajn ŝtatajn postenojn. Inter 1948-1967 li instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1951, en 1970 kaj 1976 aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Konvergenzprobleme der Orthogonalreihen 1960
  • Konvergenzprobleme der Orthogonalreihen 1961
  • Bolyai János világa 1977

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorpremio ekde 1984

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexits György en la hungara Vikipedio.