György Almár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Almár
Persona informo
Naskonomo Fränkel György
Naskiĝo 2-an de marto 1895 (1895-03-02)
en Budapeŝto
Morto 16-an de januaro 1974 (1974-01-16) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Lila Veszprémi
Infano Iván Almár
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • grafikisto
vdr

György Almár [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almár György estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, pentristo. Lia origina familia nomo estis Fränkel, lia filo estis Iván Almár.

György Almár[1] naskiĝis la 2-an de marto 1895 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de januaro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Almár devenis el juda familio. Li pentradis jam dum la lernejaj jaroj. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1920, poste en Berlino li pentradis aŭ li laboris ĉe de:Bruno Paul. Li konatiĝis pri la moderna arkitekturo pri internaj spacoj. En 1923 li hejmenvenis kaj laboris ĉe Pál Ligeti, post jaro li malfermis propran atelieron. En 1928 li edziĝis kaj post 4 jaroj filo naskiĝis. Tiutempe li okupiĝis ĉefe pri projektoj pri internaj spacoj. Dum la frua socialismo (1949-1955) li laboris en institutoministerio, poste li pensiuliĝis kaj okupiĝis nur pri pentrado. Komence li pentradis pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, poste abstraktaĵojn.

Elektitaj libroj, artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • A nagy hármas egység: külső-, belső architektúra, dekoratív festészet (1924)
  • A mai otthon írásban és képben (1933)
  • Lakás és bútor (1938)
  • A lakásberendezés új irányelvei (1958)
  • Mi teszi széppé a lakást? (1963)
  • A modern lakberendezés a két világháború között (1970)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dombok (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]