Saltu al enhavo

György Bánffy (senatano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bánffy (senatano)
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de junio 1845 (nun 1845-06-12)
en Transilvanio,  Aŭstra imperio Kolozsvár
Morto la 15-an de novembro 1929
en  Rumanio Bonțida
Tombo Tombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Miklós Bánffy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Irma Bánffy (en) Traduki (1870–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Miklós Bánffy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo György Bánffy [djordj bAnfi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bánffy György estis hungara aristokrato, magnato, politikisto (parlamentano, senatano, ĉambelano), terposedanto. Lia grafa nobela antaŭnomo estis losonci [loŝonci].

György Bánffy[1][2] naskiĝis la  12-an de junio 1845 (nun 1845-06-12) en Kolozsvár (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 15-an de novembro 1929 en Bonțida (laŭ alia informo la 16-an de novembro 1929 en Cluj).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

György Bánffy studis en Budapeŝto kaj Berlino, poste li partoprenis en administracio de Kolozs (historia departemento). Li estis parlamenta deputito (1869–1875), membro de supera ĉambro (1875–1918), poste jam dum rumana regado li okupiĝis nur pri sia bieno ĝismorte. Intertempe en 1880 li grafiĝis kaj li ricevis la titolojn vera sekreta interna konsilisto en 1896, iam imperiestra kaj reĝa ĉambelano kaj ĉefpordostaranto. Krome, li estis bonega ĉevalbredisto kaj artaĵkolektanto. Li edziĝis en 1870, post 3 jaroj Miklós Bánffy naskiĝis. Li ricevis hungarajn reĝajn premiojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]