György Bónis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bónis
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1914 (1914-01-05)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 1985 (1985-11-06) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • ELTE Faculty of Law
Okupo
Okupo historiistojuristo • historiisto de juro • bibliotekistoarkivisto
vdr

György Bónis [djordj bOniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bónis György estis hungara juristo, profesoro, arkivisto.

György Bónis [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de novembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bónis akiris juran diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1936, poste li plulernis duonjaron en politika altlernejo en Londono helpe de stipendio. Post siaj studoj li laboris en biblioteko en sia naskiĝurbo, en 1939 li ricevis postenon en la ministerio. En 1940 li estis nomumita privata profesoro ne nur en la menciita universitato, sed ankaŭ en Universitato de Kolozsvár. Dum kaj post la 2-a mondmilito li instruis plu en Cluj, sed en 1947 li devis forlasi Rumanion. En Hungario li instruis plu en Scienca Universitato de Szeged kiel katedrestro kaj publika ordinara profesoro (en 1955 li estis vicdekano). Li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1969. Dum Hungara revolucio de 1956 li apogis la revolucion, tial post la falo li estis forigita el la universitato. En 1957 li trovis laborejon en arkivo de Budapeŝto. En la 1960-aj jaroj li studvojaĝis al Nederlando, Irlando, Orienta Germanio, Okcidenta Germanio, Francio, Pollando, Svedio, Svislando, Ĉeĥoslovakio, Italio, krome li prelegis en Universitato de Kembriĝo. En 1974 li pensiuliĝis. Li multe esploris la hungaran jurhistorion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar büntetőtörvénykönyv első javaslata 1712-ben (1934)
  • Hagyomány és haladás az erdélyi jog fejlődésében (1944)
  • Hűbériség és rendiség a középkori magyar jogban (1947)
  • Hajnóczy József (József Hajnóczy), (1954)
  • Egyetemes állam- és jogtörténet (Universala ŝtata- kaj jura historioj), (1957)
  • Einflüsse des römischen Rechts in Ungarn, Ius Romanum Medii Aevi V. 10., Mediolani, 1964.
  • Középkori jogunk elemei (Elementoj de nia mezepoka juro), (1972)
  • Decreta regni Hungariae : 1458-1490 (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]