György Beretzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BERETZKY György [pr. berecki] estis hungara juristo, vicprefekto naskiĝinta en Zilah 1807 kaj mortinta en Krasznamihályfalva en 1876.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Beretzky studis en Zilah, Koloĵvaro kaj Marosvásárhely. Li estis unu el reprezentantoj de la reformgeneracio de Partium. Li mastrumadis unue en sia propra bieno, poste li iĝis bienadministranto de Ferenc Wesselényi. Dum la hungara revolucio de 1848 en aŭtuno de 1848 li organizis la defendon de la departemento Közép-Szolnok, poste li varbis la honvedbatalionon 31-an. En 1861 li iĝis vicprefekto de Közép-Szolnok, sed li abdikis jam en la sama jaro kaj poste nur mastrumadis. Liaj rememoraĵoj restis grandparte en manuskripto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • B. Gy. Emlékiratából (Zilah, 1913).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon