György Fekete (reĝa juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Fekete
György Fekete
György Fekete
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de marto 1711(nun 1711-03-13)
en Hungario Pápa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 18-an de oktobro 1788
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Infano János Fekete
Okupo
Okupo aristokrato • politikisto
vdr

Grafo György Fekete [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete György estis hungara reĝa juĝisto, advokato. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai, lia filo estis János Fekete (ĉambelano).

György Fekete[1] naskiĝis la 13-an de marto 1711 en Pápa, li mortis la 18-an de oktobro 1788 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Fekete akiris juran diplomon en Universitato de Vieno, poste li estis advokato. Post jaroj li atingis la rangojn reĝa advokato kaj imperiestra-reĝa konsilisto, en 1752 reĝa personumo, en 1760 ĉefdepartementestro de Arad (historia departemento), en 1770 subkanceliero. Intertempe en 1759 li grafiĝis. Inter 1770-1784 li havis neinstruan altan postenon en Reĝa Hungara Universitato. En 1770 li mem faris la solenan malfermon de la universitato el Jezuita Universitato de Nagyszombat. Post jaroj li kontraŭis la translokigon de la universitato al Buda, tamen ĝi okazis pro reĝa ordono. Inter 1773 kaj 1783 li estis reĝa juĝisto. Li ricevis diversajn reĝajn premiojn.

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • Comitis Georgii condam Fekete de Galantha problemata juridica, seu quaestiones, in causis, per excelsam curiam regiam, anno 1777 et sequ. revisis, pro et contra ventillata (1814)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]