György Garay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Garay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1909 (1909-12-02)
en Rákospalota
Morto 15-an de majo 1988 (1988-05-15) (78-jaraĝa)
en Leipzig
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo koncertmajstro • universitata instruisto • violonisto
vdr

György Garay [djordj garai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Garay György estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.

György Garay [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1909 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 15-an de majo 1988 en Lejpcigo (Orienta Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Garay jam en la aĝo de ok jaroj li frekventis konservatorion, kiam li aĝis 17 jarojn li maturiĝis kaj li faris ekzamenon pri violono. Li studis inter 1919-1926 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt helpe de stipendio, liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Hubay, Leó Weiner kaj József Bloch. En 1926 li donis sian unuan publikan koncerton en Vieno kaj en la sekva jaro en Budapeŝto. Garay baldaŭ faris karieron en ĉambra muziko, li fondis ankaŭ kvarteton (kvaropon). Li estis koncertmajstro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1945 - 1951, poste de alia signifa orkestro. De 1949 ĝis 1961 li ankaŭ estis violoninstruisto en la menciita Altlernejo. En 1961 li translokiĝis al Lejpcigo, kie li same estis koncertmajstro de orkestro de la loka radio. Li instruis ankaŭ en la urba muzika altlernejo, krome li faris kursojn en Weimar. Li ricevis hungarajn kaj orientgermanajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]